Improvizita eksploda aparato
Aspekto

Improvizita eksploda aparato (angle improvised explosive device, IED) estas neindustria eksplodiga bombo, kiu estis pretigita ofte per fakuloj metie. Ĝi estas kamuflita kaj eksplodas sekrete, neatendite.
Oni produktas tiujn bombojn el facile akireblaj materialoj kiel ekz. ĥemia sterkaĵo. Oni povas aldoni al la bombo najlojn, kemiaĵojn, nukleajn materialojn ks.. Tiel povas estiĝi malpura bombo.
Ĝi povas ekfunkcii mekanike aŭ per radia teledirektado aŭ per aliaj metodoj. Improvizitaj eksplodaj aparatoj estis amase uzataj en Irako ekde 2003.