Imre Filep

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FILEP Imre, Remetei estis rumania hungara pastro, poste hungara unitariisma vicepiskopo naskita en Sibio la 21-an de marto 1915 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de decembro 1970.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Imre Filep havigis diplomon en la unitariisma teologio de Koloĵvaro. Li estis kun rezidejo Kolozsvár centra misia pastro (1942–44) kaj fondinto de unitariisma kongregacio de Beszterce. Li translokiĝis Hungarion (1945) kaj tie li estis la gvidanto de la Szentesi Népi Kollégium (Popolkolegio de Szentes (1945–46), poste pastro de la unitariisma kongregacio de Hódmezővásárhely (1946–53). De 1953 li estis la pastro de la unitariisma kongregacio de Budapeŝto. Li estis ano de la Plenumkomitato de la International Association Religious Freedom (IARF) (1959). De 1966 li estis loktenanto episkopa, poste la vicepiskopo de hungara unitariisma eklezio (1968–70).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életraĵi Lexikon.