Imre Kovács (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imre Kovács
Persona informo
Naskiĝo la 19-an de septembro 1887(nun 1887-09-19)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 10-an de septembro 1967
en Hungario Budapeŝto
Profesio
Profesio reĝisoro
v  d  r
Information icon.svg

Imre Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kovács Imre estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Klein ĝis 1946.

Imre Klein [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1887 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de septembro 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kovács finis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi en 1909, poste ĝis la 1-a mondmilito li aliĝis al pluraj migrantaj trupoj. Li estis soldato nur 5 monatojn, poste li ludis en soldata teatro. En la jaroj 1917 kaj 1918 li estis aktoro kaj reĝisoro de Teatro Csokonai (Debrecen), post alveno de la rumana armeo li estis direktoro de teatro en Satu Mare, en 1928 li denove estis reĝisoro en Transilvanio. En la sekva jaro li provis establi hungaran teatron en Bukareŝto, sed tio ne sukcesis. Post la fiasko li revojaĝis al sia naskiĝurbo, baldaŭ li havis rolojn en Teatro Magyar. Inter 1945 kaj 1950 li apartenis al Teatro Madách, poste ĝis la pensiuliĝo en 1958 en Teatro József Attila. Li edziĝis en 1915.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Plene mankas informoj.

Liaj 2 filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A vén gazember (1932, hungara-germana filmo) - notario
  • Hortobágy (1937) - ĉevalisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.