Imre Nagy (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Nagy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1822 (1822-06-01)
en Deutschkreutz
Morto 5-an de majo 1894 (1894-05-05) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistojuristo • akademiulo
vdr

Imre NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Imre estis hungara juĝisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1886). Lia nobela antaŭnomo estis alsó-szopori.

Imre Nagy [1] naskiĝis la 1-an de julio 1822 en Hungara reĝlando en Németkeresztúr (nuntempa Deutschkreutz en Aŭstrio). Li mortis la 5-an de majo 1894 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Nagy frekventis lernejon en Sopron, poste li lernis juron en Pozsony. En 1842 li eklaboris kiel komencanta juristo. En 1848 li partoprenis en la hungara revolucio nur monaton. En 1854 li ricevis gravan postenon en Kaposvár, en 1861 Magyaróvár, em 1862 en Kőszeg. En 1869 li iĝis reĝa juĝisto en Pest (urbo), ekde 1875 li jam estis ĉefjuĝisto. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hazai Okmánytár. (Codes diplomaticus patrius) (1865-91) - 8 volumoj
  • Anjoukori Okmánytár. (Codex diplomaticus Hungaricus Andegavensis) (1878-1891) 6 volumoj
  • Sopron vármegye története (Historio de Sopron (reĝa departemento)), (1889, 1891) - 2 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]