Imre Polyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Polyák
Imre Polyák (maldekstre)
Imre Polyák (maldekstre)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1932 (1932-04-16)
en Kecskemét
Morto 15-an de novembro 2010 (2010-11-15) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Baziliko de Stefano la 1-a
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnistopolicisto
vdr

Imre Polyák [pojAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Polyák Imre, estis hungara luktisto en klasik-stila luktado, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, policisto, drinkejestro.

Imre Polyák[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1932 en Kecskemét, li mortis la 15-an de novembro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Polyák akiris polican diplomon en 1970, ankaŭ trejnistan licencon. Li estis policisto, post la emeritiĝo en 1982 vindrinkjestro. En 1997 li atingis la rangon subkolonelo. Li ricevis ŝtatajn kaj sportajn premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Imre Polyák inter 1950-1964 estis luktisto en sportklubo de Újpest. Li estis hungara ĉampiono 12-foje kaj li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis kvarfoja olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956, Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kun ora kaj tri arĝentaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1955, 1958 kaj 1962. Lia plej konata trejnisto estis Károly Kárpáti. Ekde 1965 li estis trejnisto en la sama sportklubo, baldaŭ li havis tie postenon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]