Imre Pongrácz (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Imre Pongrácz [pongrAc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj pli komplete Pongrácz Imre József estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmiklósi kaj óvári [sentmiklOŝi].

Imre Pongrácz [1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1654 en Hungara reĝlando en Nedec (nuntempa Niedzica en Pollando), li mortis la 22-an de decembro 1724 en Szepesváralja (nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Pongrácz studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, dum li estis nomumita kanoniko de Eger. Inter 1675-1678 li lernis teologion en Romo, kie li pastriĝis. Hejmenveninta li abdikis pri la titolo kanoniko kaj li estis simpla vilaĝa pastro inter 1681-1684. En 1682 li baroniĝis, en la sama jaro li atingis la rangon kanoniko, post 3 jaroj dekano. En 1689 li estis nomumita ĉefdekano kaj preposto de Zsámbék, en 1697 titulara episkopo. En 1709 Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz degradis lin, ĉar li malfruis. Post 2 jaroj li rericevis la titolon kantanta kanoniko, en 1715 leganta kanoniko, en 1719 preposto kaj titulara episkopo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]