Imre Ruszkiczay-Rüdiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RUSZKICZAY-Rüdiger Imre (ruskicai-rydiger) estis hungara generalkolonelo naskita en Vaskő la 20-an de novembro 1889 kaj mortinta en Bp. la 11-an de januaro 1957.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Ruszkiczay-Rüdiger finis en Akademio Militteknika de Mödling. Dum la unua mondmilito li plenumis frontservon por 51 monatoj. La 4-an de novembro 1918 li militkaptiĝis en la itala fronto, li alvenis je la fino de novembro 1919 Temesváron. La rumana polico internigis lin por ses monatoj. Li translokiĝis Hungarion je la komenco de 1921 kaj li fariĝis referanto pri militaferoj. Li fariĝis en 1938 generalmajoro, de 1-a de novembro 1942 li estis komandanto de 1-a korpuso de Bp., loktenanto de ministro pri militaferoj ĝis 16-a de oktobro 1944, kiam la Gestapo kune kun Lajos Csatay arestis lin. Post la germana okupo la 19-an de marto Edmund Weesenmayer venigis lin al si kaj alvokis lin servi la germanan ŝtaton. Li rifuzis tiun, tial oni forportis lin kaj li estis malliberulo en Sopronkőhida (19-a de novembro 1944 -28 januaro 1945), de 3-a aprilo ĝis 7-a de junio 1948 li estis militkaptito en Sovetunio. Post lia reveno la 22-an de februaro 1949 oni kondamnis lin pro militkrimoj al 8 jara malliberejo, poste tiun oni malpliiĝis al 3 jaroj. Post lia liberiĝo en junio 1952 oni internigis lin kaj li liberiĝis la 28-an de oktobro 1953.

Fonto[redakti | redakti fonton]