Imre Sőrés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekoracio de Imre Sőrés en filmo A piros bugyelláris
Imre Sőrés
Persona informo
Naskonomo Sőrés Imre Mihály
Naskiĝo la  3-an de januaro 1907(nun 1907-01-03)
en Hungario Rákoscsaba (Hungario)
Morto la 8-an de aprilo 1986
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Szent László Gimnázium • Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo ĉefdekoraciisto
vdr

Imre Sőrés [ŝOrEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj laŭ plena nomo) Sőrés Imre Mihály estis hungara dekoraciisto.

Imre Sőrés [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1907 en Rákoscsaba (nuntempe urboparto de Budapeŝto), li mortis la 8-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Sőrés frekventis gimnazion en Kőbánya, poste li akiris diplomon en Reĝa Industriarta Altlernejo en 1929. Jam pli frue en 1926 li ricevis oran medalon en ekspozicio en Gödöllő pro projekto pri loĝejo kun mebloj. Dum la studentaj jaros li estis ankaŭ desegnisto pri konstruaĵoj, poste laboristo en filma produktejo. En 1935 li estis altrangigita subdekoraciisto, post 3 jaroj dekoraciisto. En la sekvaj jaroj li ofte projektis dekoraciojn por filmoj. Inter 1957 kaj 1967 li laboris en kooperativo, kie li okupiĝis pri reklamaj dekoracioj kaj meblaroj en loĝejoj aŭ pavilonoj. En 1967 li pensiuliĝis.

Elektitaj filmaj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • A piros bugyelláris (1938)
  • Emberek a havason (1942)
  • A három galamb (1944)
  • Tűz (1948)
  • Rákóczi hadnagya (1953)
  • Csigalépcső (1957)

La sekvaj bildoj montras kelkajn dekoraciojn (sub la bildoj estas titoloj de la filmoj).

Fontoj[redakti | redakti fonton]