Imre Salusinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Salusinszky
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1883 (1883-02-27)
en Blaj
Morto 24-an de majo 1946 (1946-05-24) (63-jaraĝa)
en Terézváros
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gyula Salusinszky
Okupo
Okupo ĵurnalistoredaktoro
vdr

SALUSINSZKY Imre (ŝaluŝinski) estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Balázsfalva la 27-an de februaro 1883 kaj mortinta en Bp. la 24-an de majo 1946. Lia frato estis Gyula Salusinszky.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Salusinszky finis juron en la Reĝa Universitato de Budapeŝto. De 1902 li estis kunlaboranto de gazeto Magyar Szó, poste rubrikestro politika de gazeto Budapest, pli poste ĝia helpredaktoro. De 1910 li estis ano de la redaktoraro de gazeto Az Est, ĝia vicredaktoro, poste respondecredaktoro, de 1933 ĉefredaktoro. Li estigis raportistretaron de la gazeto por pli rapida novaĵservo. De 1918 li estis prezidanto de la malsankaso de ĵurnalistoj de Budapest (Újságírók Egyesülete Betegpénztára). En 1927 li havis gravan rolon en la refondado de ĵurnalistaj pensiinstituto (Magyarországi Hírlapírók Nyugdíjintézete).

Fonto[redakti | redakti fonton]