Imre Sinkovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Sinkovits
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1928 (1928-09-21)
en Kispest
Morto 18-an de januaro 2001 (2001-01-18) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Árpád Gimnázium • Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Gefratoj László Sinkó vd
Edz(in)o Katalin Gombos vd
Infanoj András Sinkovits-Vitay • Marianne Sinkovits vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre SINKOVITS [ŝinkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sinkovits Imre, estis elstara hungara aktoro, voĉoaktoro, skolto. Lia pli juna frato estas same aktoro: László Sinkó, lia edzino estis Katalin Gombos, lia filo estis András Sinkovits-Vitay.

Memortabulo pri Imre Sinkovits

Imre Sinkovits naskiĝis la 21-an de septembro 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de januaro 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Sinkovits frekventis gimnazion kaj Teatran kaj Filman Altlernejon en Budapeŝto, kie li aliĝis al skoltoj. Li debutis en 1948 en Budapeŝta teatro. En 1951 li edziĝis kaj ĝis 1956 li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li furoris en Mózes, kiun li ludis pli, ol 700-foje dum 22 jaroj. En 1956 dum la revolucio li deklamis antaŭ skulptaĵo de Petőfi, oni taksas tiun agon grava simbolo de la revolucio. Tial poste li ne povis roli, precipe ne en la Nacia Teatro. Inter 1963-2000 li denove apartenis al Nacia Teatro. Li ricevis premion Kossuth en 1966, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenis al Aktoro de la nacio. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo ankaŭ pri Imre Sinkovits