Imre Ujhelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Ujhelyi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1866 (1866-01-12)
en Dunapataj
Morto 23-an de marto 1923 (1923-03-23) (57-jaraĝa)
Tombo Magyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Imre Ujhelyi [ujheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujhelyi Imre estis hungara bestkuracisto, profesoro. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formo Újhelyi.

Busto de Imre Ujhelyi antaŭ ministerio pri agrikulturo

Imre Ujhelyi [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1866 en Dunapataj. Li mortis la 23-an de marto 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Ujhelyi lernis en Ekonomia Akademio en Magyaróvár inter 1884 kaj 1886, poste en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto. En 1889 post la diplomo li revenis al Magyaróvár por instrui. En 1893 li gvidis ankaŭ bestkuracadan stacion. Li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1896, post 2 jaroj ordinara profesoro. En 1903 li estis nomumita gvidanto de laktoeksperimenta stacio. Inter 1909 kaj 1919 li gvidis la akademion de Magyaróvár, poste li pensiuliĝis. Li konstatis ligilon inter lakto kaj tuberkulozo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérletek Koch tuberkulinjával szarvasmarhákon (1891)
  • A gümőkór elterjedéséről s az ellene való védekezésről (1898)
  • Tejvizsgálatok a hazai tejgazdaságban (1903)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]