Imre Vörös (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Vörös [voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös Imre estas hungara juristo, juĝisto, profesoro, membro (korespondanta en 2010, ordinara en 2016) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Vörös [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Vörös frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1963-1968. Ekde 1969 li eklaboris en jura akademia instituto. Baldaŭe li plulernis helpe de stipendio en Strasbourg kaj Leiden. En 1984 li ankaŭ komencis instrui en universitato en Miskolc. Li profesoriĝis en 1990, inter 1994-1998 li estis katedrestro, poste li instruis en altlernejo en Győr. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1979, li doktoriĝis en 1989 antaŭ la akademio. En 1990 li estis elektita membro de la kunstitucia juĝejo, depost 1999 li laboris en diversaj juĝejoj. Li okupiĝis precipe pri la konkurenca juro. Li ricevis aŭstran premion en 1994, poste 2 hungarajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A külkereskedelmi és a belföldi vállalatok szerződései (1977)
  • Beruházások versenytárgyalás útján (1984)
  • A tulajdonhoz való jog (1994)
  • A nemzetközi gazdasági kapcsolatok joga I–III. (2004)
  • Csoportkép Laokoónnal. A magyar jogrendszer és az alkotmánybíráskodás vívódása az európai joggal (2012)

Fontoj[redakti | redakti fonton]