Imre Várady (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Várady [vAradi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várady Imre estis hungara politikisto, juristo, parlamentano.

Imre Várady [1] naskiĝis la 1-an de marto 1867 en Hungara reĝlando en Katarinfeld (nuntempa Ravni Topolovac en Serbio). Li mortis la 5-an de marto 1959 en la tiama Jugoslavio en Zrenjanin. (La menciitaj fontindikoj estas parte eraraj!)

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Várady venis al Nagybecskerek en 1871, la juna Imre tie frekventis bazlernejon kaj gimnazion, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1889. Li akiris ankaŭ advokatan diplomon en 1893, poste li estis komencanta advokato en Szeged. En 1896 li edziĝis, baldaŭ li havis 9 gefilojn. Li frue komencis politikadi, eĉ li fondis kaj redaktis partian periodaĵon. Inter 1905-1910 li estis parlamenta deputito en Budapeŝto. Post Traktato de Trianon li defendis interesojn de ĉiuj minoritatoj, ekzemple en 1918 li defendis la hungarojn kaj germanojn, en 1941 la serbojn kaj hungarojn, eĉ li provis - tamen sensukcese - defendi la judojn. En 1927 li estis elektita partiestro, samtempe parlamenta deputito, en 1939 senatano en Beogrado. Post la 2-a mondmilito li politikadis en la "popolfronto".

Fontoj[redakti | redakti fonton]