Saltu al enhavo

Imst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imst
komunumo de Aŭstrio
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Tirolo
Distrikto distrikto Imst
Poŝtkodo 6460
Aŭtokodo IM
Telefonkodo 05412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 183  (2025) [+]
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 14′ N, 10° 44′ O (mapo)47.23944444444410.738055555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 10° 44′ O (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 113,4 km² (11 340 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Imst (Tirolo)
Imst (Tirolo)
DEC
Situo de Imst
Imst (Aŭstrio)
Imst (Aŭstrio)
DEC
Situo de Imst

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imst [+]
vdr

Imst estas komunumo de Aŭstrio, kiu troviĝas en la valo de rivero Inn (Oberinntal). Ĝi apartenas al la federacia lando Tirolo - la norda parto de la eksa, pli vasta kultura regiono Tirolo - kaj estas la administra cento de samnoma distrikto Imst. Komence de 2025 en la komunumo vivis 11 183 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio ampleksas areon de 113,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98,6 loĝantoj/km². Geologie la teritorio apartenas al la orientaj Alpoj. Averaĝa alteco de la komunumo estas 827 metroj super la marnivelo.

Imst jam estis grava trafika punkto ĉe Via Claudia Augusta en la romia epoko. En la Imsta raveno troviĝas la fervojo Imst-Pitztal de Arlbergbahn.

La industrion karakterizis ekde la 15-a, 16-a jarcento la minado, en la 18-a, 19-a jarcento la teksaĵ-industrio. Tiutempe vendis birdobredistoj en la tuta Eŭropo la tie breditajn kantobirdojn. La komponisto Carl Zeller verkis pri tio opereton.

Nuntempe la agrikulturo perdis la gravecon kaj aperis la aventura turismo somere kiel raftingo kaj kanjonumo.

La loko jam loĝiĝis en la bronza epoko. En Imst estiĝis en 1949 la unua SOS-Infanvilaĝo de la mondo.

La provizado de la urbo per trink- kaj alia akvo okazis el publikaj putoj, el kiuj en 2004 ankoraŭ 35 beligas la urbon. El la 35 putoj, 18 estas historiaj, al sanktuloj konsekritaj putoj, kiujn oni zorge renovigis. Tiuj putoj servis pli frue ne nur por la civitanoj, sed por brutoj (precipe bovoj).

Elstaruloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]