Inés Gastón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inés GASTON)
Inés Gastón
Persona informo
Naskonomo Inés Gastón Burillo
Naskiĝo 12-an de septembro 1906 (1906-09-12)
en Zaragozo
Morto 25-an de septembro 1993 (1993-09-25) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Emilio Gastón
Frat(in)oj Emilia Gastón • Rafael Gastón Burillo
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Inés GASTÓN BURILLO (naskiĝis la 12-an de septembro 1906; mortis la 25-an de septembro 1993 en Zaragozo) estis hispana esperantistino. Kiel filino de Emilio Gastón, ŝi fariĝis - post sia fratino Emilia Gastón - verŝajne la dua denaska esperantisto en la mondo (laŭ la UEA-jarlibro de 1966).

Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1954. Estante sekretario de Hispana Esperanto-Federacio kaj redaktoro de ties Boletín inter 1962 kaj 1970, ŝi fondis la bibliotekon kaj eldonan fakon de HEF. En 1968 ŝi kunorganizis la 53-an Universalan Kongreson de Esperanto en Madrido. Inter 1976 kaj 1980 ŝi redaktis Horizonton, organon de Neŭtrala Esperanto-Movado.