Inĝenierscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Inĝeniero estas altedukita persono, kiu uzas sciencon por solvi teknikajn, teknologiajn kaj organizadajn problemojn.

Origino de la vorto 'inĝeniero'

La vorto 'inĝeniero' (ruse инженер, pole inżynier, france ingénieur, laŭ la latina ingĕnĭum "genio, inventemo" Laŭvorte ingĕnĭum signifas tion, kio estas denaske en ("in") la gento. Inĝeniero estas inteligentulo, kiu uzas sian sciencan scion por solvi prkatikajn problemojn.

La angla vorto "engineen", ankaŭ devena el la latina "ingenium" rilatas al la angla vorto "engine", maŝino, kaj rilatas al multe pli vasta gamo da teknike orientataj funkcioj ol la inĝenieraj taskoj en aliaj lingvoj.

Tutmonde ekzistas tre diversaj niveloj, oficialaj titoloj kaj mallongigoj, specialaĵoj kaj aplikadaj kampoj, depende de la landoj.