Inari (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Inari.
Inari - Anár

Blazono de Inari

Inari sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
komunumo • municipality
www.inari.fi
Provinco finna Laponio
Fondita 1876
Areo 17 321 km²
Loĝantaro 7 008 (2 021)
Finnlingvaj 93,0% (ĉ. 85%)
Svedlingvaj 0,2%
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 804  (2015) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 68° 54′ N, 27° 1′ O (mapo)68.905469827.0176022Koordinatoj: 68° 54′ N, 27° 1′ O (mapo) [+]
Alto 127 m [+]
Areo 17333,62 km² (1 733 362 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Inari (Finnlando)
Inari (Finnlando)
DEC
Inari
Inari
Situo de Inari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Inari [+]
vdr

Inari, en la nord-samea Anár, estas komunumo en la Laponia provinco, en norda Finnlando, mallonge en finna Laponio. Ĝi estas ankaŭ la nomo de vilaĝo kaj de lago. En la anar-samea lingvo la komunumo nomiĝas Aanaar kaj en la skolt-samea lingvo Aanar.

La areo de la komunumo estas 17 321 km², el kiu 2 148,5 km² estas akvo (12,4 %) inter kio lagoj Muddusjärvi, Nitsijärvi kaj Iijärvi. Inari estas la plej granda komunumo en Finnlando, kaj ĝi kovras ĉirkaŭ 5 % el la tuta teritorio de Finnlando.

Inari havis 7 040 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj ĉirkaŭ 2150 (30 %) estis sameoj.

Administra centro de Inari estas setlejo Ivalo.

Komunumo Inari - Anár estas la sola kvarlingva komunumo en Finnlando, krom la finna la oficialaj lingvoj estas ankaŭ nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Laŭ la Samea parlamento el la voĉdonrajtaj sameaj loĝantoj de Inari ĉirkaŭ 52 % parolas la finnan, 18 % la nord-samean, 16 % la skolt-samean kaj 14 % la anar-samean kiel gepatran lingvon.

La blazono de Inari havas salmon sur kiu estas boaca korno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]