Saltu al enhavo

Inazava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inazava
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134 938  (2021) [+]
Loĝdenso 1 701 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 15′ N, 136° 47′ O (mapo)35.248055555556136.78025Koordinatoj: 35° 15′ N, 136° 47′ O (mapo) [+]
Areo 79,35 km² (7 935 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Inazava (Japanio)
Inazava (Japanio)
DEC
Situo de Inazava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Inazawa [+]
vdr

Inazava (japane 稲沢市) estas urbego en la Gubernio Ajĉio, en regiono Ĉubu en ĉefa insulo Honŝuo en Japanio.

Panoramo en Inazava

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2019 Inazava havis populacion de 135 580. En la 1960-aj jaroj Inazava atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Ĝi konstante kreskis ĝis la 2010-aj jaroj, poste malpliiĝis.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Inazava situas sur ebenaĵo. 2 riveroj trafluas la areon. Iĉinomija troviĝas 6, gubernia sidejo Nagojo 15, Kasugai 17, Seto (Ajĉio) 28, Karija 35, Handa 42, Okazaki kaj Niŝio po 49, ĉefurbo Tokio 272 kilometrojn aere laŭ [1].

Inazava estis provinca ĉefurbo dum la epoko de Nara kun provinca templo. Ĉirkaŭ 1889 Inazava estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo. Post aneksado de la najbaraj komunumoj 1907 kaj 1955 Inazava estis levita al urbostatuso la 1-an de novembro 1958. En 2005 2 proksimaj urbetoj aliĝis al Inazava.

Inazava estas regiona komerca centro kaj estis tradicie konata pro la agraraj produktoj de legomoj kaj ginkoj. Ankaŭ la industrio produktas aŭtokomponentojn kaj sakeojn. Ankaŭ multaj navedas al Nagojo.

En Inazava universitato kaj altlernejo reprezentas la altnivelan edukon.

Inazava havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono.

Urbodomo
Bildoj pri Inazava
Placo
Vojo
Strato
Aĉetstrato
Vendejego
Stacidomo
Poŝto
Universitato
Biblioteko
Muzeo
Turo por liftoj


Inazava situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas preskaŭ 15,6 °C. La jarpluvo averaĝas 1758 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive iomete neĝas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • kastelaj ruinoj
  • turo por ekzameni liftojn, antaŭe la plej alta tia turo en la mondo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans