Incendio de Rennes en 1720

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vota pentraĵo montranta la incendion de Rennes de 1720, situanta en la baziliko Saint-Sauveur de Rennes.

La incendio de Rennes de 1720 estis grava incendio, kiu detruis la malnovan centron de Rennes inter la 23-a kaj la 29-a de decembro 1720.

La incendio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la priskribo de Piganiol de La Force, la incendio komenciĝis en la nokto de la 23-a de decembro 1720, kiam ebria lignaĵisto alinomata 'La Cavée' ekfajrigis sian butikon, situantan meze de la strato Tristin[1] (Michel de Mauny, kiu skribis la nomon de la strato « Tristan », precizigis ke ĝi respondas al parto de la nuna strato de l’Horloge[2])

La fajro progresis poste de konstruaĵo al konstruaĵo direkte al la pordego Saint-Michel kaj al la palaco de Bretonia parlamento[3], tiu lasta estis savita, laŭ Michel de Mauny, nur dank'al ideo de la unua prezidanto de la Bretonia Parlamento, Pierre de Brilhac, plenigi la plumbojn, kiuj ĉirkaŭis la palacon per akvo[2]. Ĝi etendiĝis, laŭ la tagoj, al la plej grava parto de la urba centro.

Pluraj kialoj klarigas la grandecon de la incendio : la proksimeco de la konstruaĵoj, la fakto ke ili estis plenaj je ligno por la vintro sed ankaŭ je grasaĵoj (tiel formante laŭ la esprimaĵo de Claude Nières « rimarkinde preparita brulŝtiparo »[4]), sed ankaŭ homaj kialoj : la soldatoj de la regimento Auvergne vokitaj por helpi al la batalo kontraŭ la fajrego pli aktivis por ŝteli la loĝejojn ol por estingi la flamojn, same kiel la loĝantoj de la urbo, kiuj zorgis multe pli por savi siajn meblojn. La aŭtoritatuloj, siaflanke, hezitis krei fajrobaraĵon, kiu sole, estus povinta haltigi la progreson de la incendio. La intendanto de Bretonio, Paul Feydeau de Brou findecidiĝis al tio nur kiam la fajro minacis la butikojn situantajn sur la pontoj super la rivero Vilaine, tiel minacante disvastiĝi al la malalta urbo[5].

La incendio estis venkita nur post ses tagoj, dank'al la faligo de domoj apud la katedralo kaj apud la palaco ordonita de la intendanto[6], kaj al la pluvo, kiu komenciĝis kaj estis konsiderata de la rennanoj kiel miraklo[7].

La miraklo[redakti | redakti fonton]

Michel de Mauny, surbaze de priskribo de samtempulo, indikis ke tiu « miraklo » estis interpretita de la tiamaj Rennanoj kiel ŝuldenda al la Dipatrino : laŭ tiu priskribo, la statuo de Notre-Dame des Miracles et des Vertus estis la sola elemento savita de la Baziliko Saint-Sauveur de Rennes, tiam transportita al la aŭgustenanoj sub la aklamoj de la popolo[2].

Necesas rimarkigi ke la pentraĵo montranta la incendion ne estis dediĉita al Notre-Dame de Bonne Nouvelle.

Bilanco[redakti | redakti fonton]

Ne la tuta urbo brulis, sed la dek hektaroj la plej dense loĝataj kaj kun la plej riĉaj loĝejoj estis ruinigitaj : Gauthier Aubert parolis pri mil detruitaj konstruaĵoj, verŝajne okmil viktimoj[7].

Li indikis ankaŭ ke 248 barakoj estis rapide starigitaj sur la placoj, laŭlonge de la remparoj kaj sur ĉiuj neokupitaj grundoj haveblaj por loĝigi la plej modestajn viktimojn. La religiulinoj de la Visitation priskribis ilin kiel « ĉiuj preskaŭ senvaloraj, faritaj el ligno kaj laŭ malregulaj formoj ».[7]. Laŭ Xavier Ferrieu, pluraj el tiuj daŭre staras, strato de la Visitation[6].

Michel de Mauny, siaflanke, listigis la ĉefajn malaperintajn konstruaĵojn : « la belfrido, la palaco de ĉefkomandanto de la provinco, placo de la urbodomo, la apelacia kortumejo, la krima juĝejo » kaj nombris la sumon de la perdoj al 8 854 877 pundoj, al kiuj necesas aldoni la aktojn brulintajn en la domoj de la juristoj : agraj rentoj kaj titoloj de granda parto de la familioj de Bretonio[2].

Claude Nières detaligis tiujn perdojn : 6 326 000 pundojn por la konstruaĵoj, 2 580 000 por la mebloj kaj proviantoj. Li ankaŭ precizigis ke la ĉesigitaj lupagoj konsistigis enspezmankojn de 245 549 pundoj jare[5].

Se la materiala bilanco estis tre alta, la nombro de mortintoj, male, estis malalta, kaj Claude Nières, surbaze de la paroĥaj registroj, refutis la taksadojn de la historiistoj de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jc (kiel Letourneau, kiu en 1897 indikis ses ĝis sepmil mortintojn kaj kripligitojn), por proponi dekon da personoj, kiuj mortis dum dormo nur dum la unua nokto, poste la stratoj estis evakuitaj unu post la alia laŭ la progreso de la incendio[5].

Rekonstruado[redakti | redakti fonton]

La rekonstruado de la urbo tiam povis komenciĝi. Ĝi daŭris de 1726 ĝis 1754[8]. Nova haveno estis konstruita plilongige de la haveno Saint-Yves, por ebligi la alvenon de rekonstruaj materialoj[9].

La reĝo sendis al Rennes militan inĝenieron komisiitan pri la fortikaĵoj, nomatan Isaac Robelin. Tiu-ĉi projektis kanaligi la riveron Vilaine kaj rekonstrui la urbon per ŝtonoj kaj moderne, laŭ orta plano - inkluzive de la parto ne detruita de la incendio. Taksata tro ambicia kaj tro kosta, la projekto kaŭzis la foriron de sia aŭtoro kiam Toussaint-François Rallier du Baty fariĝis magistratestro[10]. Tiam la reĝo Ludoviko la 15-a sendis la arkitekton Jacques V Gabriel, kiu reprenis la planon de Robelin limigante ĝin al la detruita parto[10], escepte por la orienta parto de la placo de la Palaco, neatingita de la flamoj sed rekonstruita por akordiĝi kun la stilo de la nova reĝa placo, inspirita de tiu de la placo Vendôme kaj celante fariĝi juvelujo por la rajdostatuo de Ludoviko la 15-a[11]. Alia granda placo fariĝis la centro de la nova urbo: la nuna placo de la urbodomo, kun la konstruaĵo projektita de Gabriel, ejo de la urbodomo kaj la apelacia kortumejo apartigitaj per la belfrido. Sur la placo estis ankaŭ statuo de staranta Ludoviko la 15-a[11].

Tamen, tiuj konstruaĵoj kreskigis la neegalecon inter la nova urbo kaj la savitaj kvartaloj, sude de la rivero Vilaine kaj en la ĉirkaŭurbo, konsiderante ke la mizero kreskis sekve de la alveno de senlaboraj kamparanoj, allogitaj per la facileco trovi laboron por rekonstrui la urbon ĝis en ĉirkaŭ 1740. Ili amasiĝis en la barakoj konstruitaj por la viktimoj kaj malaltigis la salajrojn. Tio montriĝis aparte per la kresko de la krimoj en la malnovaj kvartaloj, kiuj ĉirkaŭas la novan urbocentron[8].

Efektoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la materialaj damaĝoj, la incendio forte efektis en la kolektiva memoro de la rennanoj. La unua ĉefepiskopo de la urbo, Godefroy Brossais-Saint-Marc, tiel diris « En Rennes, nenio kreskas escepte la fajro. » La frazo, kiu volis skurĝi la senmovon de la rennanoj, konfirmas la incendion kiel la ĉefan okazaĵon de la urbo[12].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • (oktobro 2006) Histoire de Rennes (france). Rennes: Apogée / PUR, p. 295. ISBN 2-84398-237-5 kaj 2-7535-0333-8. “La parto de la libro pri la incendio, titolita De la ville médiévale à la ville des Lumières (eo: 'De la mezepoka urbo al la urbo de la lumoj'), estis skribita de Gauthier Aubert.”.
  • Michel de Mauny. (1974) L’Ancien Comté de Rennes ou pays de Rennes (france). Paris: Éditions Roudil, p. 135.
  • Christine Chapalain-Nougaret. (1989) Misère et assistance dans le pays de Rennes au XVIIIe (france). Nantes: CID Éditions, p. 468. ISBN 2-904633-27-8.
  • (1972) Histoire de Rennes (france). Toulouse: Privat, p. 492. ISBN 2-7089-4750-8. “La parto pri la incendio estis skribita de Claude Nières.”.
  • Xavier Ferrieu. (2001) Histoire de Rennes (france). Les Universels Gisserot, p. 127. ISBN 2 87747 529 8.
  • Roger Blond. (1971) Rennes du temps passé (france). Oberthur.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Xavier Ferrieu, Histoire de Rennes, p. 49.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Laŭ S-ro de Mauny, L’Ancien Comté de Rennes ou pays de Rennes, p. 42.
  3. Histoire de Rennes, p. 96.
  4. Claude Nières, « L'Incendie et la reconstruction de Rennes » in Histoire de Rennes, éd. Privat, p. 213.
  5. 5,0 5,1 5,2 Claude Nières, « L'incendie et la reconstruction de Rennes » in Histoire de Rennes, éd. Privat, p. 214.
  6. 6,0 6,1 Laŭ Xavier Ferrieu, Histoire de Rennes, p. 52.
  7. 7,0 7,1 7,2 Histoire de Rennes, p. 97.
  8. 8,0 8,1 Laŭ Christine Chapalain-Nougaret ,Misère et assistance dans le pays de Rennes au XVIIIe, p. 31.
  9. Histoire de Rennes, p. 98.
  10. 10,0 10,1 Histoire de Rennes, p. 99.
  11. 11,0 11,1 Histoire de Rennes, p. 100.
  12. Colette Cosnier, André Hélard, Rennes et Dreyfus en 1899 : une ville, un procès, 1999, p. 17.