Saltu al enhavo

Incendio de Turku (1827)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la granda incendio de Turku (svede Åbo) forbrulis pli ol kvar kvinonoj el la domoj de la urbo la 4-an ĝis 5-a de septembro 1827. Tio estis la plej granda urba brulo en la historio de Nordio.[1] Turku estis antaŭe brulinta multfoje, ekzemple en 1681,[2][3], sed la brulo de 1827 estis la klare plej forta. Tio estis unu el la plej grandaj akcidentoj en historio de Finnlando.

La vetero estis malseka. Junaj fortaj viroj ĉefe forestis el la urbo, ĉar la plejo el la urbaj burĝuloj estis en Tampere, kie okazis tiam venda evento. La lernojaro de la universitato ne plu komencis. Ne ekzistis do universitataj lernantoj, kiuj povus multe helpi. Oni ne certe scias, kiu estis la kulpo. La brulo komencis en domo de la vendisto Carl Gustaf Hellman.[4][5] Ĝi vastigis vere rapide. Ankaŭ la urba biblioteko brulis. Tie brulis ankaŭ malnovaj historiaj fontoj pri Finnlando. Tio estas partkialo por tio, kiel malmulte oni konas historion de la lando.

Oni kredis, ke trans la rivero Aura (finne Aurajoki, svede Aura å) la brulo ne vastiĝos, ĉar oni kredis, ke Aurajoki estus do sufiĉe larĝa, sed la brulo transigis eĉ ĝin. Tamen bonŝance ne multaj homoj mortis, ĉar oni bone sukcesis evakui la urbanojn, kiam oni ekkomprenis, ke preskaŭ la tuta urbo ĉiuokaze brulos kaj tial oni devas savi nur homojn, kiuj ricevu poste novan hejmon. Tiutempe Helsinko jam estis la ĉefurbo de Finnlando, sed Turku plu estis la plej granda urbo de Finnlando – proksimume 11 000 loĝantoj. Post la brulo ekzemple la universitato estis movita al Helsinko.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Turku paloi poroksi päivälleen 195 vuotta sitten – syyllinen ei ollut mikään piika, vaan paloturvallisuudesta piittaamaton byrokratia (finne). Yle (4a de Septembro 2022). Alirita 4a de Septembro 2022 .
  2. Turun palo 1681 – mitä raastuvanoikeuden pöytäkirjat kertovat? (2a de Majo 2019). Alirita 4a de Julio 2020 .
  3. Lastuja tutkimusprojektista: Turun palo vuonna 1681 hollantilaisasiamiehen silmin (27a de Aprilo 2019). Arkivita el la originalo je 6a de Julio 2020. Alirita 4a de Julio 2020 .
  4. Turun palon alkupaikka. Alirita 4a de Julio 2020 .
  5. Turun palo 1827 oli aikansa kansainvälinen mediailmiö (4a de Julio 2019). Arkivita el la originalo je 2022-08-16. Alirita 4a de Julio 2020 .
  6. Turun suurpalo vuonna 1827 mullisti Suomen – kirjailija Mike Pohjola epäilee tsaarin juonineen taustalla (5 September 2017). Alirita 4a de Julio 2020 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]