Incidento pri eskapo de Vasilij Matuzok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La incidento pri eskapo de Vasilij Matuzok estis milita konflikto, kiu okazis la 23-a de novembro 1984 en Panmunĵomo (Nord-Koreio).

Historio de okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La civitano de Sovetunio Vasilij Matuzok, 22-jara studento de MGIMO, lernanto de la korea lingvo, laboris en Nord-Koreio kiel staĝanto. Laŭ unu informo, li laboris en la sovetunia ambasado en Pjongjango, laŭ alia informo, li estis en delegacio, subestre de sovetunia vic-ministro pri eksterlandaj aferoj Miĥail Kapica[1][2][3].

La 23-a de novembro 1984, Matuzok, en grupo de civitanoj de socialistaj ŝtatoj vizitis Panmumĵomon ĉe limo kun Sud-Koreio. Li decidis uzi la eblon por elmigri al Usono, kion li delonge deziris[1][4].

Matuzok ŝajnigis, ke li volas fotiĝi kun nordkoreia soldato, iris al limo, kaj foriris al la sudkoreia flanko. La nordkoreaj militistoj pafis al li per pistoloj, sed ne sukcesis. Matuzok kuris al usonaj soldatoj, kiuj gardostaris ĉe la limo kaj petis ilian helpon[1].

Pli ol 20 nordkoreaj soldatoj haste postkuris Matuzok en sudkorea flanko kaj pafis kontraŭ li, sed li sukcesis sin kaŝi. Usonaj kaj sudkoreiaj soldatoj pafis kontraŭ nordkoreiaj militistoj. Komenciĝis pafado, kiu daŭris 20 minutojn. Unu sudkorea soldato kaj tri nordkoreaj estis mortigitaj, unu usonano kaj unu nordkoreo vundita. La grupo de rapida kontraŭrespondo alvenis al usonaj kaj sudkoreiaj soldatoj kiel helpotrupo[1].

La svedaj kaj svislandaj observantoj, kiuj troviĝis en nordkorea flanko, asertis, ke ili vidis, ke tuj post pafado kaj akra diskuto, nordkoreia oficiro mortigis 2 nordkoreian militistojn, kiuj partoprenis en la pafado[1].

26 usonaj kaj 17 sudkoreaj militistoj ricevis premiojn pro la helpo al Matuzok.

Vasilij Matuzok trovis azilon en Usono, laboris en hotelo, studis internaciajn rilatojn en universitato. Li ŝanĝis sian familian nomon[4]. Lia plua sorto estas nekonata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]