Incidento sur ponto de Marko Polo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ponto de Marko Polo

Incidento sur ponto de Marko Polobatalo inter ĉina nacia revolucia armeo kaj la japana imperia armeo.

En 1937 proksime al la ponto japanaj soldatoj okupis trakforkon, kio provokis ĉinojn al atako, kaj tio sinkekve donis al japanoj la pretekston por aneksi Pekinon, kaj poste pli grandan parton de Ĉinio.

La batalo estas konsiderata komenco de la dua japana-ĉina milito (1937–1945).

Fono de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Japanoj aneksis en 1931 Manĉurion kaj transformis ĝin en ŝajnan sendependan ŝtaton Manĉukuo kun Pu Ji, la lasta imperiestro de la dinastio Qing kiel reganto. Tio estis marioneta ŝtato en la manoj de japanoj, agnoskata nek de Kuomintango nek de la monda publika opinio.

Fine de 1932 parto de la japana imperia armeo eniris al provinco Rehe. La 29-a Korpuso de Revolucia Armeo komandata de generalo Song Zheyuan provis refuti la atakon dum la defendo laŭlonge de la Granda Ĉina Muro. La provinco finfine trairis al la japanaj manoj kaj tiel areoj okcidente de Pekino (tiutempe nomata Beiping) troviĝis en la japana influ-zono.

En 1933 la provinco Rehe (nomata ankaŭ Jehol) estis alligita al Manĉukuo sub preteksto sekurigi landlimojn de la ŝtato de imperiestro Pu Ji. Dum kelkaj sekvaj jaroj la samo okazis kun la teritorioj norde de Pekino. He Yingqin (何應欽) i Yoshijirō Umezu (梅津美治郎) subskribis la 9-an de junio 1935 interkonsenton, konatan kiel Pakto He-Umezu, laŭ kiu oni leĝigis la japanan okupadon de Hebejo kaj Ĥaharo. Ankoraŭ samjare japanoj kreis laŭvican kontraŭkomunistan marionetan ŝtaton Orienta Hebejo kun registaro nomata Aŭtonoma Konsilio de Orienta Hebejo (冀東防共自治政府). Rezule ĝis 1937 japanoj kontrolis ĉiujn teritoriojn ĉirkaŭ Pekino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]