Indalecio Prieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Indalecio PRIETO TUERO estis vaska socialista politikisto.

Li naskiĝis en Oviedo, Asturio, la 30-an de aprilo 1883, sed tre juna translokiĝis al Bilbao. Li devis baldaŭ eklabori. Kvankam ne regule studinta, li akiris vastan memlernan kulturan. Li disvolvis karieron en la ĵurnalismo, kiu fariĝos lia profesio.

En 1899 li aliĝas al la Hispana Socialista Partio, kaj baldaŭ fariĝas la ĉefa gvidanto de la vaska socialismo. En 1918 li estas elektita deputito en la hispana Parlamento.

Li montriĝas kiel potenca oratoro, kaj akiras gravan rolon. Lia kondamno al la agado de la registaro kaj ankaŭ de la reĝo Alfonso la 13-a fariĝas famaj, kaj helpas al la elmontron de la politika krizo kiu kondukis al la diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera.

En 1930 li havas elstaran rolon en la paktoj respublikanaj, kiuj fine kondukas al la abdiko de la reĝo. En la unua registaro de la Dua Hispana Respubliko li estas nomumita ministro, unue de Financoj kaj poste de Infrastrukturoj.

Indalecio Prieto gvidas la moderan sektoron de la Socialista Partio, kiu havas fortajn disputojn kun la sektoroj de Julián Besteiro kaj Francisco Largo Caballero. En 1934 li unue kontraŭas la revoluciprovon de Asturio, sed poste helpas en la pretigo kaj tial devas ekziliĝi.

En 1936 la prezidento Manuel Azaña lin proponas fariĝi ĉefministro, sed la partio malhelpas la proponon. Poste, dum la civila milito li okupos la postenon de ministro pri milito.

Post la fino de la milito, li ekziliĝas al Meksiko, de kie li gvidas la rezistadon al la reĝimo de Francisco Franco.

Prieto forpasas en Meksiko la 11-an de februaro de 1962

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]