Indiĝenaj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Indiĝenaj popolojaŭtoktonaj popoloj estas la posteuloj de tiuj, kiuj loĝis en lando aŭ geografia regiono tiutempe, kiam grupoj da homoj de malsamaj kulturoj aŭ devenoj [alvenis] kaj tiam fariĝis superregantaj pro kialoj de konkero, okupado, koloniigo aŭ aliaj rimedoj.

Sub Indiĝena loĝantaro en ĝenerala senco oni komprenas 'la homoj kiuj apartenas al lando, ĉar ili naskiĝis en ĝi aŭ la ne-enmigrinta loĝantaro de la lando. En Kanado ekzemple oni parolas pri "First People" aŭ la "Unuaj Homoj".

La aŭtoktonaj popoloj reprezentas proksimume 370 milionojn da personoj en la mondo, vivante en pli ol 70 landoj. Aliaj terminoj foje estis uzitaj por indiki ilin, kiel ekzemple «unua popolo», «radika popolo», «unua nacio», «denaska popolo» kaj eĉ malestima termino kiel «primitiva popolo»[1].

Difino[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas universala aŭ fiksita difino, sed la termino estas uzata pri iu ajn etna grupo kiu loĝadas en geografia regiono kun kiu la grupo havas la plej frutempan, historian ligon. Tamen troviĝas kelkaj sufiĉe vaste akceptataj vortumigoj de internaciaj instancoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kiuj difinas pli strikte la terminon, "indiĝenaj popoloj". Laŭ tiaj difinoj, indiĝenaj popoloj estas grupoj kiuj:

  • havas historian ligon kun iu geografia regiono antaŭ ol ĝia koloniigado aŭ aneksigado de aliaj grupoj
  • ofte restas sufiĉe izolitaj kaj for de la influo de la administrado de la nacia-ŝtato
  • konservas almenaŭ parte siajn proprajn lingvajn, kulturajn kaj socistrukturajn karakterizaĵojn, kaj tiel estas almenaŭ iugrade distingeblaj de la ĉirkaŭaj popoloj de la ĉefaj etnogrupoj de la nacia-ŝtato.

La laborgrupo de la Unuiĝintaj Nacioj por Indiĝenaj Popoloj venis en 1972 kun la jena difino:

Indiĝenaj popoloj konsistas el la posteuloj de la popoloj,
- kiuj tute aŭ parte vivis en la nuna teritorio de lando, en tempo kiam homoj de malsama kulturo aŭ etna origino tie alvenis, supervenkis ilin, ĉu pro konkeraj, demografiaj aŭ en aliaj manieroj, kondukis ilin al ne-domina aŭ kolonia pozicio;
- kiuj nun pli vivadas laŭ ilia propra socia, ekonomia kaj kultura kutimoj kaj tradicioj ol kun la institucioj de la lando kie ili nun apartenas, en ŝtata strukturo en kiu plejparte naciaj, sociaj kaj kulturaj karakterizaĵojn de aliaj segmentoj de la populacio superregas.

Indiĝenaj popoloj ĉirkaŭ la mondo[redakti | redakti fonton]

Mapuĉa indiano.
Mapuĉa indiano.

Kelkaj ekzemploj de indiĝenaj popoloj estas la mapuĉoj en Argentino kaj Ĉilio, la lenkoj, la soraboj en Luzacio (Germanio), la sameoj en la nordo de kvar landoj, Norvegio , Svedio , Finnlando kaj Rusujo, aŭ en la duoninsulo de Kola[2], la aŭstraliaj indiĝenoj, la insulanoj de la Toresa Markolo, la papuoj, la kanakoj, la tvaoj de la Grandaj Lagoj (Respubliko de Kongo, Demokratia Respubliko Kongo , Ruando , Burundo , Ugando), la pigmeoj. La Ajnuoj estas la indiĝenaj homoj de Japanio. La berberaj grupoj kiuj troviĝas en Maroko, Alĝerio, Tunizio, Libio, Maŭritanio, Malio, Niĝero kaj Kanarioj [3] povas esti klasifikitaj laŭ pluraj triboj, konfederacioj aŭ grupoj.

2019 internacia jaro de indiĝenjaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam indiĝenaj popoloj konsistigas malpli ol 6% de la tutmonda loĝantaro, ili parolas pli ol 4000 de la lingvoj en la mondo. Indiĝenaj lingvoj estas ne nur komunikiloj, sed ankaŭ ampleksaj kaj kompleksaj sciosistemoj, kiuj disvolviĝis dum jarmiloj. Ili estas esencaj por la identeco de indiĝenaj popoloj, la konservado de iliaj kulturoj, mondperspektivoj kaj vizioj[4].

Esploro[redakti | redakti fonton]

Esploroj pri indiĝenaj popoloj kaj iliaj lingvoj hodiaŭ uzas metodojn de komputila teknologio, ekzemple Indigenous Tweets (indiĝenaj tviteroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tago de la indiĝenaj popoloj

International Day of the World's Indigenous Peoples (angla vikipedio)

Working Group on Indigenous Populations (angla vikipedio) aŭ Laborgrupo de la Unuiĝintaj Nacioj por Indiĝenaj Popoloj

Survival International (angla vikipedio)

United Nations Permanent Forum on Indigenous Issues (angla vikipedio)

Declaration on the Rights of Indigenous Peoples (angla vikipedio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Deklaro pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj - Unuiĝintaj Nacioj

Retpaĝaro de UEA pri indiĝenaj popoloj - UEA

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Jean Malaurie, La leçon des peuples premiers (la leciono de la unuaj popoloj), De Monde Diplomatique, april 1999.
  2. (fr) Jean-Marie Montier, Les Lapons: Étude d'une minorité scandinave, Presses universitaires de Caen,1970 (ISBN 2841334759).
  3. (de) Dieter Jobst, Völkerkundliche Studie über die Architektur der Berber in Nordafrika.
  4. (en) Hack the future: Preserving indigenous languages through free and open source software (Hackathon por la Konservado (kaj antaŭenigo) de Indiĝenaj Lingvoj tra Libera kaj Malfermkoda Programado), la 28-an de februaro 2019 (alirite la 17-an de marto 2019).