Indiana Pacers
Indiana Pacers | ||
---|---|---|
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1967 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Indianapolo | |
Fondinto(j) | Richard Tinkham • Chuck Barnes vd | |
Posedata de | Herb Simon vd | |
Posedatoj | Indiana Mad Ants (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Indiana Pacers - prononco laŭ sistemo IFA [ɪndiːˈanə pˈe͡ɪsəz], esperantlingve Indianiaj Paŝantoj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Indianapolo, Indianio, kiu fondiĝis en 1967. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Centra Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 24-a de junio 2021 estas Rick Carlisle. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1999 okazigas en la stadiono Gainbridge Fieldhouse.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la stadiono Gainbridge Fieldhouse |
![]() |