Indieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indieno en muzeo pri ŝtofoj de Husseren-Wesserling, Alzaco.

Indieno[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en Hindio. Temas pri katuno, do maldensa malpeza kotona teksaĵo aŭ alivorte tolo el kotonaj fibroj, ĝenerale pentrita aŭ surpresita per koloraj desegnaĵoj. Indieno en eŭropaj ŝtatoj produktiĝis inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 422, vorto jam uzata de L. L. Zamenhof