Indikilo (klimato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruaĵo de la tutmonda temperaturo dum la lastaj 2000 jaroj. Ĝi komparas rezultojn de pluraj esploristoj uzantaj de diversaj indikilaj metodoj.

Klimata indikilo (aŭ klimata proxy, en la disvastiĝinta angla termino) estas anstataŭa variablo uzita por indukti la valoron de klimata variablo kiu ne estas tuj mezurebla.

En scienco, oni kelkfoje bezonas studi variablojn kiuj ne estas rekte mezureblaj. En tiaj okazoj, oni povas mezuri indikilan anstataŭan variablon, kiu korelacias kun la variablo de intereso, kaj kiu eblas indukti la valoron de la variablo de intereso. Tiaj anstataŭaj indikiloj estas havenda rimedo en praklimatscienco,[1] ĉar evidente oni ne povas direkte mezuri la klimatajn kondiĉojn de pasintecaj periodoj de la tera historio, kaj fidindaj tutmondaj registroj de la klimato existas nur ĝis 1880. Do, analizi konservitajn fizikajn karakterizaĵojn de la pasinteco korelaciantajn de la klimato estas la ununura rimedo por indukti klimatajn modelojn de antaŭaj periodoj.

Oni povas komponi indikilojn por produkti temperaturajn rekonstruaĵojn preter la instrumenta temperatura registro, interesajn por diskutoj pri la tutmonda varmiĝo. Por produkti akuratajn rezultojn, metode transversa konfirmado konvenas inter pluraj indikiloj.[2]

La geografia disdono de la indikiloj, same kiel la instrumenta registro, estas ne unuforma, kun pliaj registroj en la norda duonsfero.[3]

Ĉefaj indikiloj[redakti | redakti fonton]

Glacikernoj[redakti | redakti fonton]

Glacikerno estas cilindra glacia specimeno kiu estas forigita de glacitavolo, ofte de la polusa glacikovro de Antarkto, Gronlando aŭ de montaj glaĉeroj. Ĝi enhavas glacion deponitan dum vico da jaroj. Tial, la glaciaj propraĵoj povas esti uzataj por rekonstrui la klimatan registron de la tempa periodo de la kerno, kutime pere de izotopa analizo.[4][5]

Arbaj kreskoringoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la jen pli jen malpli favoraj cirkonstancoj, la grandeco de la arbaj kreskoringoj varias kaj tiel donas indikon pri la klimato de la jaro.

Fosiliaj folioj[redakti | redakti fonton]

Analizo de karbonaj izotopoj en la vegetala materialo eblas indukti la koncentron de atmosfera CO2 en la periodo en kiu la vegetaloj kreskis.

Bortruoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la transmisio de varmo tra la grundo estas malrapida, serion de temperaturaj mezuraĵoj en bortuo ĉe malsamaj profundoj oni povas "inversi" matematike, por produkti ne-ununuran serion de surfacaj temperaturaj valoroj.

Pli ol 600 bortruoj, sur ĉiuj kontinentoj, uziĝis kiel temperaturaj indikiloj por rekonstrui pasintecan surfacan temperaturon.[6]

Koraloj[redakti | redakti fonton]

Same kiel arbaj kreskoringoj, koralaj skeletaj ringoj havigas paleoklimatan informivon.

Poleno[redakti | redakti fonton]

Poleno estas ekstreme imuna al la putriĝo. Identigo de la polenaj plantospecioj eblas konkludi la klimatajn kondiĉojn en arealo dum la periodo en kiu la poleno estis eldonita.[7]

Maraj kaj lagaj sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Proporcio inter oksigenaj izotopoj en la konkoj de diatomeoj kaj foraminiferoj uziĝas kiel indikilo de la temperaturo de la periodo en kiu la konkoj formiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruckner, Monica.
  2. "Climate Change 2001: 2.3.2.1 Palaeoclimate proxy indicators.". Arkivita el la originalo je 2009-12-04. Alirita 2021-08-13.
  3. "Borehole Temperatures Confirm Global Warming Pattern.". Arkivita el la originalo je 2019-10-27. Alirita 2017-02-21.
  4. Strom, Robert.
  5. "Core Location Maps.". Arkivita el la originalo je 2009-11-10. Alirita 2017-02-21.
  6. Pollack, H. N.; Huang, S.; Shen, P. Y. (2000). "Temperature trends over the past five centuries reconstructed from borehole temperatures". Nature403 (6771): 756–758. doi:10.1038/35001556PMID 10693801.
  7. Bradley, R. S. and Jones, P. D. (eds) 1992: Climate since AD 1500.