Individua psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la vorto individua psikologio (germane Individualpsychologie) priskribiĝas dinamika koncepto de komprena psikologio, kiu metas la interhomajn rilatojn en la centron.

La individua psikologio estas skolo de da profunda psikologio. Ĝi iniciatiĝis de la aŭstra kuracisto Alfred Adler (1870–1937). Adler krom Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung konsideriĝas inter la plej signifaj reprezentantoj de la profunda psikologio. Komence li estis kunlaboranto kaj disĉiplo de Sigmund Freud. Post malkonsentiĝo Adler evoluigis la individuan psikologion kiel memstaran skolon apud la psikoanalizo de Freud.

Dum Sigmund Freud akcentis la demandon pri la plej profundaj kaŭzoj de homa konduko, Adler akcentas la neceson demandi pri la utilo, la funkcio de malsano-simptomoj kaj la homa konduto entute.

Teoria bazo[redakti | redakti fonton]

Adler nomis sian instruon individua psikologio, por akcenti la komprenon pri la unikeco de la individuo, tamen sen subtakso de la "socia faktoro" de la aliaj homoj ĉirkaŭ tiu individuo.

En frua studo pri la neperfekta funkcio de organoj (1907) Adler montris, ke individuo klopodas pli ol kompensi la mankon de neperfekta funkcio de organo – fakte temis pri unu el la plej fruaj esploro pri la pli posta fako psikosomatiko. La mankosenton de homa bebo, kiu perceptas sin senhelpa, Adler komprenis kiel fortega pozitiva motivigo por kresko kaj evoluo. Nur postaj negativaj faktoroj en la homa evoluo bremsas tiun motivigon kaj kreas komplekson pri malsupereco. La troigita strebo pri graveco kaj potenco por Adler jam estas pli-ol-kompenso de suferiga sento pri malsupereco kaj konsideriĝas simptomo de psika malsano.

La instruo pri individua psikologio estas inspirita fare de demokratiaj idealaĵoj kaj de humanisma socialismo; ĝi ĉiam kompenas la homon kiel "socia vivaĵo". Por Adler ĉiu homo estas integrita en komunumon de aliaj homoj, el kio kaj ekestas defioj pri la viva organizo kaj ankaŭ helpoj pri tiuj defioj. La grado de engaĝiĝo por la komunumo, la maniero kiel li/ŝi solvas la sociajn defiojn pri viva organizo, por Adler estis la ĉefa indikilo pri la grado de psika saneco de la individuo. Timo pri la vivo kaj sento pri malsupereco supereblas nur pere de forta pozitiva interhoma rilato.