Indochine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indochine
Bazaj informoj
Deveno Francio Parizo, Francio
Ĝenroj Nova ondo
Rokmuziko
Aktivaj jaroj 1981–nuntempo
Retejo www.indo.fr
Membroj

Nicola Sirkis
Marc Eliard
Boris Jardel
Olivier Gérard
François Soulier (Mr Shoes)
François Matuszenski (Matu)

Antaŭaj membroj

Stéphane Sirkis
Dominique Nicolas
Dimitri Bodianski
Arnaud Devos
Jean-My Truong
Jean Pierre Pilot
Alexandre Azaria
Monsieur Tox
Monsieur Yann
Matthieu Rabaté
Monsieur Frédéric

vdr

Indochine estas franca muzikbando kies muzikaro komence posedis novondan influon, sed kiu poste fariĝis pli poproka kun kelkfoje gota kaj glama emo.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Ni tempas en majo 1981 kiam Nicola Sirkis kaj Dominique Nicolas, ambaŭ 22-jaraĝa, komencas marmeladi kaj kanti sub la nomo Indochine, referenco al la antaŭa franca kolonio Hindoĉinujo kiu grave impresis la du kunulojn, interalie pere de la verkoj de Marguerite Duras. En septembro de la sama jaro, alia membro, Dimitri Bodianski aliĝas al la duopa grupo kaj zorgas pri la saksofonio. Tuj poste ili sukcesas koncertumi sur malgranda pariza sceno. Dank'al tiu performanco kaj iliaj unuaj unuopaĵoj Dizzidence Politik kaj Françoise ili fariĝas iomete konita de la rokmuzikaj kritikoj. Post la veno de la frato de Nicola, Stéphane Sirkis, ili multobligas la scenajn spektaklojn. Ili akompanas la grupon Taxi girl kaj faras la unua parto de iliaj koncertoj dum la turneo, sed iompostiome Indochine fariĝas tiom fama ke la grupanoj de Taxi Girl timas ke Nicola Sirkis eklipsu iliajn proprajn performancojn kaj decidas ĉesi la aranĝon. Sur la pado de l'sukceso, Indochine aperigas en 1982 ilian unuan albumon, L'aventurier kiu vere alceltrafas kaj fariĝas la ŝlagro de somero 1983.

Sukcesa klimakso[redakti | redakti fonton]

La venontaj jaroj, per albumoj kiel Le Péril Jaune3, Indochine trudos sin kiel unu el la ĉefaj rokbandoj de la franca sceno de la 1980-oj, kunlaborante kun famuloj kiel Serge Gainsbourg. La turneo en 1986 estos impresa sukceso, kaj la milda voĉo de Nicola Sirkis facile kres unuiĝon kun la publiko. La grupo bone eksportiĝos, kaj trafas notindan sukceson por franckantistoj en Skandinavio kaj cetera Eŭropo. Post kelkaj monatoj de ripozo en 1987, Indochine konscias ke ĉiuj malpaciencas pri ilia venontaĵo kaj proponas 7000 Danses' kies kruda rokeco kaj nigreco tute kontrastas de la aliaj albumoj. La publika respondo estas ne tiom entuziasma. Dum la grupo monde turneas en Francio, Belgio, Svisio, Kebekio, kaj en Peruo kies koncerto en Limo arigas 48000 ŝatantojn, multaj voĉoj komencas klaĉi pri la sonĝiro de la grupo, taksante ĝin kiel malbona kopio de The Cure.

Malfacilaj tempoj dum la 1990-oj[redakti | redakti fonton]

Granda reveno en 2002[redakti | redakti fonton]

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]