Indusa riverdelfeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indusa riverdelfeno.
מפת תפוצה בתכלת - נהרתן האינדוס, בכחול - נהרתן הגנגס
Arealoj: helblue de ganga riverdelfeno kaj malhelblue de Indusa riverdelfeno

La Indusa riverdelfeno (Platanista gangetica minor) estas subspecio de nesalakva riverdelfeno troviĝanta en la akvoj de la rivero Induso (kaj de ties alfluantoj Beas kaj Satleĝo) de Barato kaj de Pakistano. Tiu delfeno estis la unua malkovrita flankenaĝa cetaco. Ĝi estas disa distribuata en kvin malgrandaj, sub-populacioj kiuj estas separataj per irigaciaj baraĵoj.[1] La Indusa riverdelfeno ne formas facile difinitajn grupojn kiuj interagas. Anstataŭe, ili estas tipe trovataj en izolaj agregaĵoj.[1] El la 1970-aj ĝis 1998, la Ganga riverdelfeno kaj la Indusa riverdelfeno estis konsideritaj kiel separataj specioj; tamen, en 1998, ties klasifiko estis ŝanĝita el du separataj specioj al subspecio de unusola specio (vidu taksonomion sube).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Braulik, G.T. (2006). “Status assessment of the Indus river dolphin, Platanista gangetica minor, Marto–Aprilo 2001”, Biological Conservation 129, p. 579–590. doi:10.1016/j.biocon.2005.11.026. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]