Industria teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La industria teknologio estas la uzado de la inĝenieriko kaj la fabrikado por atingi pli rapidan produktadon, pli simplan kaj pli efikan. La etoso de la industria teknologio dungas personojn kreivajn kaj teknike kompetentajn kiuj povas helpi la entreprenon havi efektivan kaj enspezigan produktivecon.[1]

La programoj de industria teknologio kutime inkludas instrukciojn en la teorio de plibonigo, homaj faktoroj, organiza kondutaro, industriaj procezoj, proceduroj de industria planado, informadikaj aplikaĵoj kaj preparado de informoj.[2][3]

Planadi kaj desegni procezojn de fabrikado kaj de ekipaĵaro estas ĉefa aspekto de industria teknologo. Tiu industria teknologo estas ofte respondeca pri la plibonigo de difinitaj desegnoj kaj procezoj. La industria teknologio konsistas en la administrado, funkciado kaj elteno de kompleksaj operaciaj sistemoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Industrial Technology». Education Portal. [1] Konsultita la 11an de Majo 2018.
  2. U.S. Department of Education Institute of Education Sciences: Classification of Instructional Programs (CIP). Konsultita la 11an de Majo 2018 el [2]
  3. ATMAE Membership Venn Diagram. [3] Arkivita el originalo en la 13a de novembro 2013. Konsultita la 11an de Majo 2018.