Saltu al enhavo

Infana aktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Infanaktorino)
Shirley Temple famiĝis kiel infanstelulo en la 1930-aj jaroj.
Jodie Foster gajnis famon kiel infana stelulo en la 1970aj jaroj.
Macaulay Culkin (1992)

La termino infanaktoroinfanaktorino ĝenerale aplikiĝas al knaboknabino, kiu aktoras sur scenejo aŭ en filmojtelevido, sed ankaŭ al plenkreskulo, kiu komencis sian aktoran karieron dum infanaĝo; do aktoro sub la aĝo de dek ok jaroj.

Plenkreskulo, kiu komencis sian aktoran karieron kiel infano, ankaŭ povas esti nomata infanaktoro aŭ "eks-infanaktoro". Aliaj proksime rilataj terminoj inkluzivas adoleskan aktor(in)on, kiu akiris popularecon kiel adoleskanto.

Multaj infanaktoroj luktis por adaptiĝi dum ili kreskas en plenkreskulojn, ĉefe pro tiprolado. Kelkaj infanaktoroj fariĝas sukcesaj plenkreskaj aktoroj, kiel Jodie Foster, Elle Fanning, aŭ Nicholas Hoult. Aliaj, kiel Macaulay Culkin kaj Lindsay Lohan spertis malfacilaĵojn kun la famo, kiun ili akiris en juna aĝo.

La demando pri la enspezoj de infanaktoroj el iliaj aktoraj karieroj estas foje polemika, kaj antaŭ la 1930-aj jaroj estis ofte por infanaktoroj ne ricevi tiujn enspezojn. Kazo kiu ŝanĝis la aferon estis tiu de aktoro Jackie Coogan, kiu gajnis laŭtakse 3 ĝis 4 milionojn da dolaroj kiel infanaktoro (proksimume 48 ĝis 65 milionoj da dolaroj en 2012), sed la mono estis malŝparita de lia patrino kaj duonpatro, Arthur Bernstein, por luksaĵoj. La proceso de Coogan kontraŭ lia patrino instigis la aprobon de la kalifornia leĝo pri Infanaktoroj, pasigita en Kalifornio en 1939, ankaŭ konata kiel la Leĝo Coogan. La leĝo postulas, ke la dunganto de infanaktoro retenu 15% de la enspezoj en difinita fonduso (ofte nomata "Konto Coogan"), kaj difinas la traktadon de areoj kiel edukado, laborhoroj kaj ripoztagoj. [1]

Listo de notindaj infanaktoroj

[redakti | redakti fonton]

Multaj infansteluloj famiĝis per aperoj kune kun bestaktoroj, kiel ekzemple Roddy McDowall (kun Lassie en Homesickness, vidu Lassie Venu Hejmen (filmo)), Tommy Norden (Flipper) kaj Jon Provost (Lasksie).

En Usono, infanaktoroj estas foje distingitaj de dekaĝulaj aktoroj. Estas populare, precipe en Usono, dungi identajn ĝemelojn por ludi la rolojn de la plej junaj infanoj, kiuj alterne ludas unu rolon.

Kelkaj filmpremioj havis aŭ ankoraŭ havas kategorion por "Plej Bona Infanaktoro", kiel ekzemple la Akademia Premio ( Juvenile Award, Usono, nur 1935–1961), la Nacia Filmpremio (Barato, ekde 1968), la Star Screen Award (Barato, ekde 1995) kaj la Critics' Choice Movie Award (Usono, ekde 1997).

Ankaŭ ekzistis kaj daŭre ekzistas filmpremioj specife desegnitaj por infanaj kaj junaj aktoroj, kiel ekzemple la Premio por Juna Artisto (Usono, ekde 1979), la Premioj YoungStar (Usono, 1995–2000), kaj la Premio Joey (Kanado, ekde 2014). Tiuj ankaŭ inkluzivas Specialajn Premiojn, kiuj ankaŭ estas donataj al plenkreskaj aktoroj, kondiĉe ke iliaj karieroj komenciĝis kiel infanoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Coogan Act law and definition. USLegal, Inc.. Alirita April 3, 2014 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]