Inger Nilsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inger Nilsson
Persona informo
Inger Nilsson
Naskonomo Karin Inger Monika Nilsson
Naskiĝo 4-an de majo 1959 (1959-05-04) (64-jaraĝa)
en Kisa
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Gefratoj Anders Nilsson vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • sekretario vd
Aktiva dum 1969– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Inger Nilsson kiel Pipi Ŝtrumpolonga en 1972
La aktorino en junio de 2011

Karin Inger Monica NILSSON (naskita la 4-an de majo 1959 en Kisa, komunumo Kinda en Östergötland) estas sveda aktorino.

Kiam ŝi aĝis 10, ŝi komencis sian aktoran karieron en la rolo de Pipi Ŝtrumpolonga, knabina figuro el infanlibroj de Astrid Lindgren, kun ruĝa peruko kaj survizaĝen pentritaj lentugoj. La unua filmo estis 13-parta televida serio reĝisorita de Olle Hellbom. La filma materialo de la televida serio ankaŭ prezentiĝis en formo de du unuaj kinejaj filmoj. En 1970 ŝi aktoris en du pliaj Pipi-filmoj de Hellbom kaj ankoraŭ en 1973 faris unu tian. En ĉiuj tiuj filmoj ŝi aktoris proksime kun Pär Sundberg kaj Maria Persson, kiuj ludis la amikojn Tomi kaj Anjo, gefratoj el najbara domo.

Ŝi kantis la kanton de la televidserio kaj de la filmoj en la sveda kaj finna. En la jaro 1978 ŝi registris sondiskon, sen venda sukceso.

Post siaj infanaj jaroj ŝi ne havis grandajn rolojn en teatro aŭ filmoj kaj ŝi preskaŭ ne laboris plu kiel aktorino en televidokino. Almenaŭ ĝis la unuaj jaroj de la 21-a jarcento ŝi laboris kiel kuracista sekretariino en Stokholmo[1]. Tamen, ŝi plu aktoradis dum tiuj jaroj. En 2000 la sviso Xavier Koller donis al ŝi rolon en sia filmo Gripsholm, bazita sur romano de Kurt Tucholsky. De la jaro 2006, ŝi aktoris en du televidserioj kaj unu mallonga filmo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj).
  • På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras).
  • Kajsa Kavat, 1989, ŝi rolas kiel Juliana.
  • Panik på kliniken, 1994, televida; kiel Jessica Werstén.
  • Gripsholm, 2000, kiel s-ino Andersson.
  • AK3 (Sveda televidserio), 2006, kiel Barbro.
  • Der Kommissar und das Meer (Germana televiserio), 2006-2011, kiel Ewa.
  • Numerologen (Sveda mallonga filmo), 2007, kiel Monika.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Pippi gajnigis al ŝi plurajn premiojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ ŝia biografio ĉe imdb.com kaj ankaŭ laŭ informo de 2005 ĉe la sveda hd.se, jen arkivigita laŭ oktobro 2014, kaj en artikolo [https://web.archive.org/web/20140531124403/http://www.vimmerbytidning.se/article/view/12129/ de la gazeto Vimmerby Tidning de decembro 2004, arkivigita laŭ majo 2014
  2. 2,0 2,1 2,2 Datumbazo de la Sveda Filminstituto.
  3. Ora TP, hispane TP de oro, estas premio de la hispana gazeto pri televido Teleprograma. Videblas kovrilo kaj listo de gajnintoj de la jaro 1974 (anoncitaj en 1975) ĉe [1]. La premio ankaŭ estas menciita en imdb.