Ingredienco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ingredienco (aŭ ingrediento) estas ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon, trinkaĵon, manĝaĵon, medikamenton ktp. Tiun nomon ricevas ĉiu el la bezonataj eroj por kuir-arta recepto.
Lingva noto[redakti | redakti fonton]
Laŭ PIV kaj PAG, la ĝusta formo kun referenco de L.L. Zamenhof devus esti ingredienco (kialo: pseŭdofinaĵo -enco por abstraktaĵoj, sed -ento por konkretaĵoj, ekzemple: esenco, sed studento). La prefero kaj klarigo malaperis el NPIV.