Inguza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Inguza predemersus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Inguza
Specio: I. predemersus
Inguza predemersus
(Simpson, 1975)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Inguza predemersus estis jam formortinta specio de pingveno.[1] Ĝi estis iama lokita en la genron Spheniscus kaj oni supozis, ke ĝi estis proksima parenco de la Sudafrika pingveno, sed post oni trovis ties tre distingan tarsometatarson, ĝi estis movigita al sia nuna monotipa genro. La konataj fosiliaj specimenoj estis trovitaj en rokoj de fina Plioceno en ŝtonminejo de Langebaanweg, Sudafriko, kio signifas, ke tiu pingveno vivis ne multe malpli ol antaŭ 5 milionoj da jaroj.

Kio estas konata el molekula informo estas ke la epoko kiam tiu specio vivis ne estas tro dista el la alveno de la prauloj de la Sudafrika pingvena al la atlantikaj marbordoj de suda Afriko. Aliflanke ĝi povus esti pli proksima al Pygoscelis. Tio signifus, ke ties prauloj diverĝis el tiuj de la nunaj Pygoscelis plej verŝajne je nedeterminita momento dum la Oligoceno.[2]

Alternative, ĝi povus esti ne proksima al nunaj pingvenoj (nome Sfeniskenoj), sed fina survivanto de formortinta stirpo. Tio ne verŝajnas konsiderinte ĝian aĝon — ĝi estus la lasta konata survivanto de la ne-sfeniskenaj pingvenoj — sed ĉar kelkaj el tiuj ankoraŭ vivis antaŭ kelkaj milionoj da jaroj, ĝi ne povas esti malkonsiderita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1971) “Fossil Penguin from the Late Cenozoic of South Africa”, Science 171 (3976), p. 1144–1145. doi:10.1126/science.171.3976.1144. 
  2. (2006) “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc. R. Soc. B 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260.