Iniciativo Jasunio-ITT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Nacia Parko Jasunio.

La iniciativo Jasunio-ITT (hispanlingve Iniciativa Yasuní-ITT) estis mediprotekta propono de la ekvadora registaro, kiu volonte akceptis ne ekspluati la olean rezervon Ishpingo-Tambococha-Tiputini (ITT) de la Nacia Parko Jasunio kompense pro internacia monhelpo ekvivalenta al 50% de la valuto de la rezervo, t.e. 3,6 miliardoj da dolaroj tra 13-jara periodo[1].

La fonduso Jasunio-ITT estis kreita la 3-an de aŭgusto 2010.

En aŭgusto 2013, Ekvadora prezidanto Rafael Correa kun bedaŭro rezignas la partoprenon de sia lando en la iniciativo Jasunio-ITT, pro tio ke la planita internacia monhelpo estis tre fragmente ricevita de la fonduso[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]