Iniciato Zono kaj Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iniciato Zono kaj Vojo
丝绸之路经济带和二十一世纪海上丝绸之路
strategio • politika iniciato
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Unu zono, unu vojo - ekonomioj
China Belt Road Initiative Landkarte Projekte 2018.jpg
Mapo pri projektoj de Ĉina iniciato zono kaj vojo 2018

La Zono kaj Vojo Iniciato aŭ en aliaj komunaj kromnomoj la 21-a Jarcenta Ekonomia Silka VojoUnu Zono, Unu Vojo estas disvolva strategio, prezentita de ĉina gvidanto Ŝji Ĝjinping. La strategio fokusiĝas al ligoj kaj kunlaboro inter landoj, kaj precipe al ligoj inter ili kaj la Ĉina Popola Respubliko kaj la resto de Eŭrazio. La ekonomia infrastrukturo baziĝas sur la Azia Infrastrukturinvesta Banko.

La programo inkluzivas du ĉefajn vojojn:

  • Tera itinero, konata kiel la "Tera silka vojo".
  • Mara itinero, konata kiel la "Mara silka vojo".

En novembro 2014, Ĉinio anoncis, ke ĝi starigos fonduso kun 40 miliardoj da dolaroj por antaŭenigi la entreprenon.

La strategio reliefigas kaj antaŭenigas la vizion de Ĉinio ludi pli signifan rolon en tutmondaj aferoj, uzante la internacia komerco kaj ekonomio, ekzemple en areoj kiel ŝtalproduktado.

La programo estis rivelita en septembro kaj oktobron 2013, kun kelkaj publikaĵoj detaligantaj la vizion de la landa kaj mara itenerioj, respektive. La programon antaŭenigis ankaŭ ĉefministro Li Kachiang, dum ŝtataj vizitoj al Azio kaj Eŭropo.

La iniciato estis integrigita en la konstitucion de Ĉinio en 2017.

La projekto havas celan findaton de 2049, kiu koincidos kun la centjariĝo de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko (PRĈ). Studo de 2019 farita de tutmondaj ekonomiaj konsultistoj prognozis, ke la BRI verŝajne akcelos la mondan MEP je 7.1 trilionoj USD jare je 2040 [1].

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Ne estas ia dubo ke la Iniciato Zono kaj Vojo estas maniero etendi ĉinan ekonomian kaj politikan influon. Oficialaj PRĈ-amaskomunikiloj provas maski ajnan strategian aspektoj de la Iniciato Zono kaj Vojo kiel politika instigilo. Ĉinio jam investis miliardojn da dolaroj en pluraj sud-aziaj landoj kiel Pakistano, Nepalo, Sri-Lanko, Bangladeŝo kaj Afganio, plibonigi ilian bazan infrastrukturon, kun implicoj por la komerca reĝimo de Ĉinio same kiel ĝia armea influo.

Ĉi tiu projekto ankaŭ povas fariĝi nova ekonomia koridoro por diversaj regionoj. Ekzemple, en la Kaŭkaza regiono, Ĉinio pripensis kunlaborojn kun Armenio de majo 2019. Ĉinaj kaj armenaj flankoj havis multoblajn renkontiĝojn, subskribis kontraktojn, iniciatis nord-suda vojprogramon por solvi infrastruktur-rilatajn aspektojn.

Ĉinio aperis kiel unu el la plej rapide kreskantaj fontoj de Fremda Rekta Investo (FDI) en Baraton- ĝi estis la 17-a plej granda en 2016, pli ol la 28-a rango en 2014 kaj 35-a en 2011, laŭ la oficiala rangotabelo de Barato de FDI-enfluoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]