Inkluziva demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inkluziva demokratio estas projekto, kiu celas rektan demokration, ekonomian demokration en senŝtata ekonomio, memmastrumadon (demokratio en la socia kampo) kaj ekologian demokration.

La teoria projekto de inkluziva demokratio distingita de la politika projekto, sur kiu baziĝas la inkluziva demokratia movado, aperis el la laboro de grekdevena politika filozofo, ekonomikisto, aktivulo kaj iama akademiano Takis Fotopoulos, en la libro Towards An Inclusive Democracy, kaj ĝi estis plue evoluigita de li kaj aliaj verkistoj en la ĵurnalo Democracy & Nature kaj ĝia posteulo The International Journal of Inclusive Democracy, elektronika revuo eldonita de la Internacia Reto por Inkluziva Demkratio. Alivorte, la teoria projekto aperanta en Politika Filozofio pri Socia Ŝanĝo. Aliflanke, la politika projekto pri ID (kiel ajna politika projekto por socia emancipiĝo) estas projekto aperanta en la Historio de socia lukto (ekz. laŭ socialisma movado, aŭtonomisma movado, klasika (rekta) demokratia movado, ktp.).