Inoue Orihime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inoue Orihime
fikcia homo • rolulo de japana bildliteraturo • rolulo de japana movbildo
Verko Bleach
Bleach
Bleach: Thousand-Year Blood War
Informoj
Eble sama Orihime Inoue
Sekso ina
Edzo/Edzino Kurosaki Ichigo
Malamikoj Kavulo • Bount
vdr
Rolulo de Bleach
INOUE Orihime
井上 織姫
Laboro Studentino
Naskiĝtago 3-a de januaro
Grandeco 157 cm
Pezeco 45kg
Sangeco BO
Harkoloro Oranĝkolora
Zanpakutō ne havas
Gefamilianoj Sora, ŝia frato
Geamikoj Arisaŭa Tacuki, Iĉigo, Uryū
vdr

INOUE Orihime (Hepburn), 井上 織姫 estas grava fikciulo en la animea kaj mangaa serio Bleach. Ŝi estas altlerneja studento kaj samklasano de Iĉigo. Ŝi ekposedis propran spiritan povon, post ke Iĉigo iĝis ŝinigamio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Orihime havas longan oranĝ-brunan hararon, kiun ŝi aranĝas per harpinglo. Ŝi neniam demetas sian harpinglon, kiun ŝia frato donacis al ŝi, dum ŝi vestas longan hararon en honoro de la promeso, ke unufoje Arisaŭa Tacuki promesis protekti ŝin. Ŝi havas iom larĝan bruston, kiu estas iufoje uzata por subjekto de ŝerco.

Ŝi akiras bonan gradon en la lernejo. Ŝi havas iom karakterizan gustumon, ŝi kuiras kaj manĝas malordinarajn manĝaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Orihime vivas sole en Karakura kie la rakonto okazas. Antaŭe, ŝi vivis kun sia pliaĝa frato Sora. Orihime kaj Sora estis edukataj de drinkema patro kaj adulta patrino. Kiam ŝia frato estis 18-jaraĝa, li forkuris kun Orihime, kaj kreskigis Orihime mem. Dum ses jaroj, Orihime vivas kun sia frato. Iutage, li donacis al ŝi harpinglon, kiun ŝi konsideris infaneca kaj rifuzis surmeti, ĉar malbonaj knaboj turmentis ŝin kaj fortranĉis ŝiajn harojn, ŝi ne volis atentigi al si per harpinglo. En la sama tago, li estis mortigata de aŭta akcidento kaj finspiris en Kurosaki-Kliniko. Orihime surmetas la harpinglon ekde tiam.

En la rakonto, ŝi frato iĝis Kavulo (nomata Acid Wire). Li iĝis kavulo pro sia senco kaj soleco (ĉar Orihime ŝajnas forgesanta lin). Acid Wire atakis Iĉigo-n kaj Tacuki-n, kiun li konsideris kiu forgesigis Orihime lin. Ŝi estis savata de Iĉigo, tamen Orihime forgesis la eventon ĉar Rukia forgesigis ŝian memoron. Tiu ĉi fakto estas malkovrita de URAHARA Kisuke, kiam ŝi trovis sian spiritan povon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rolularo de Bleach
Main Characters: KUROSAKI Iĉigo | KUĈIKI Rukia

Karakura High School: Inoue Orihime | IŜIDA URJŪ | Sado "Ĉad" Jasutora

Butiko Urahara: URAHARA Kisuke | ŜIHŌIN Joruiĉi

Shinigamioj (Gotei 13):
3a: IĈIMARU Gin KIRA Izuru, 4a: UNOHANA Recu JAMADA Hanatarō, 5a: AIZEN Sōsuke, 6a: KUĈIKI Bjakuja ABARAI Renĵi, 8a: KJŌRAKU Ŝunsui, 10a: HICUGAJA Tōŝirō 11a: ZAKARI Kenpaĉi, 12a: KUROCUĈI Majuri, 13a: UKITAKE ĴūŝirōŜIBA Kaien.

Vizardoj: Ŝinĵi Hirako

Arankaroj: Grimmjow Jaegerjaquez | Ulquiorra Cifer