Inowrocław
Aspekto
| Inowrocław | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urba komunumo • urbo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Inowrocławia | ||||
| Provinco | Kujavio-Pomerio | ||||
| Distrikto | distrikto Inowrocław | ||||
| Komunumo | komunumo Inowrocław | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Urborajtoj | 1237 | ||||
| Koordinatoj | 52° 40′ N, 18° 16′ O (mapo)52.66666666666718.266666666667Koordinatoj: 52° 40′ N, 18° 16′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 85 ĝis 100 m | ||||
| Areo | 30,42 km² | ||||
| Loĝantaro | 69576 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 2 287 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 88-100 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 52 | ||||
| Aŭtokodo | CIN | ||||
| TERYT | 6040507011 | ||||
| Estro | Ryszard Brejza | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto | ||||
| Adreso de estraro | ul. Ratuszowa 36/38 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 88-100 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Germanio) Bad Oeynhausen | ||||
| Komunuma retejo | http://www.inowroclaw.pl | ||||
Inowrocław (jen pole, germane ĝis 1904 Inowrazlaw, tiam Hohensalza; malofte Jungbreslau aŭ Jungleslau) estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Kujavio-Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Inowrocław. Fine de 2021 en la urbo vivis 69 576 loĝantoj.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Dum la unuaj tagoj de germana okupado de Pollando okazis amasaj arestoj kaj ekzekutoj de la loĝantaro.
- 14.10. Germana polico pafmortigis 14 polojn
- 22/23.10. La plej grandan atenton gajnis t.n. „Sanga dimanĉo” farita kadre de Intelligenzaktion — ebria distriktestro Otto Christian Hirschfeld kun siaj kamaradoj masakris 56 polojn el loka punejo, la intelektularon - instruistojn, prezidanton de la urbo, apotekiston, forstiston ktp (parto da ili estis tiom masakrita, ke postmilite ili estis malfacile identigeblaj).
- 17.10. En la urbo sur mallibereja korto germanoj pafmortigis pastron Mateusz Zabłocki, kapelanon de la Ribelo de Grandpolujo.
- 2.11. Gestapo arestis en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj 39 pastrojn
- 30.11. Germanoj forpelis pli ol 1000 polajn familiojn de la urbo
Famuloj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Malnovaj gvidlibroj
- Karol Kopeć, Ilustrowany przewodnik po Inowrocławiu i Kujawach. Kruszwica-Strzelno-Trzemeszno-Mogilno-Pakość (Ilustrita gvidlibro pri Inowrocław kaj Kujavio), Inowrocław 1933
- Stanisław Waszak, Przewodnik po Inowrocławiu i Kujawach (Kruszwica, Strzelno, Pakość), Inowrocław 1933
- Alfred Krysiak, "Inowrocław i Kujawy" (Inowrocław kaj Kujavio), diversaj eldonoj




