Insbruka Kortega Preĝejo


Insbruka Kortega Preĝejo (germane: Hofkirche) situas en la centro de Insbruko, Aŭstrujo, rande de la malnova urbokerno, apud la eksa rezidejo Hofburg.
Ĝis 2021 respondecis pri ĝi animzorgade la franciskanoj. Ĝi estis starigita inter 1553-1563 kiel entombiga loko de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ĉi-lasta, forpasinte en 1519, kuŝas en la burgo de Wiener Neustadt, dume la fortimpresa sarkofago Insbruke estas nura cenotafo. Rekta aliro ekzistas kun la Popolarta Muzeo. Starigis la tuton imperiestro Ferdinando la 1-a kaj ĝi estis dediĉita al la Sankta Kruco. La planojn por la trinava halokirko liveris la tridenta arĥitekto Andrea Crivelli, realiginto estis ĉefkonstruisto Nikolaus Türing la Juna. Ties avo kreis la insbruka urba emblemo Ora Tegmenteto. Post la morto de Türing aktivis Marx della Bolla.[1] La renesanca portalo estas verko de Hieronymus de Longhi kaj Anton del Bon. Lia arkiduka moŝto Ferdinando la 2-a (Tirolo) ordonis novaranĝon de la interno kaj kreon de la Arĝenta kapelo por maŭzolea utiligo. En novembro 1655 reĝino Kristina (Svedio) publika konvertiĝis. La nun videblaj stukaĵoj grandparte estiĝis fine de la 17-a jarcento. La ĉefaltaro estiĝis inter 1755-1758 laŭ planoj de la viena kortegarĥitekto Nikolaus von Pacassi. Borderas ĝin plumbaj statuoj de la sanktaj Francisko kaj Terezo kiujn faris en 1768 la insbrukano Balthasar Ferdinand Moll.
Tamen ĉefa vidindaĵo estas la cenotafo maksimiliana kun 28 bronzaj figuroj de super natura grandeco. La dua estas la tombo de Andreas Hofer, gvidanto de la Tirola ribelo. Artaĵo aparta estas krome la tombo de Philippine Welser en la Arĝenta kapelo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gottfried Primisser: Denkmähler der Kunst und des Alterthums in der Kirche zum heiligen Kreuz in Innsbruck. Wagner, Innsbruck 1812 (google.de).
- Thomas H.von der Dunk: Maximilian. Das Grabmal. Ĉe: Das Deutsche Denkmal. Eine Geschichte in Bronze und Stein vom Hochmittelalter bis zum Barock. Köln 1999, p. 260–277.
- Norbert Hölzl: Das goldene Zeitalter. Der Traum Kaiser Maximilians 1502–2002, Das größte Kaisermonument des Abendlandes. Edition Tirol 2001, ISBN 3-85361-064-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tiroler Landesmuseen: hejmpaĝo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ P. Wolfhard Würmer: Die Hofkirche zu Innsbruck (Kurzführer).