Ginekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inseksorganoscienco)

Ginekologio estas medicina fako pri malsanoj de virinaj seksorganoj. Tiele ĝi zorgas pri aferoj rilataj al reproduktado, genera sistemo kaj asocia fiziologio. Dum jarcentoj tiu fako estis iom preteratentita en diversaj kulturoj pro aferoj rilataj al tabuoj kaj al la rilatoj inter viroj (kuracistoj) kaj virinoj (pacientoj).

Obstetriko estas medicina fako kiu zorgas pri gravedeco, nasko kaj postnasko, ne necese en situacio de risko kiu postulu kirurgan intervenon. Kiel medicina fako obstetriko estas plej ofte kombinita kun ginekologio laŭ fako konata simple kiel obstetriko kaj ginekologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]