Saltu al enhavo

Arta instalaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Instalada artisto)
HA Schult : Rubuloj antaŭ la Katedralo de Kolonio
Sangobalaitaj teroj kaj ruĝaj maroj en la ĉirkaŭfosaĵo de la Turo de Londono
Marc Lee : 10,000 Moviĝantaj Urboj, Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto, Seulo
Hansel kaj Grätel

Arta instalaĵo ( angle  installation  - installation, placement, assembly) estas formo de nuntempa arto, kiu estas spaca komponaĵo kreita el diversaj pretaj materialoj kaj formoj (naturaj objektoj, industriaj kaj hejmaj aĵoj, fragmentoj de teksto kaj vidaj informoj) kaj estas arta tuto. Finfine temas pri tridimensia artverkaĵo kiu rilatas al la spaco en kiu ĝi estas metita.

Enirante en diversajn eksterordinarajn kombinaĵojn, la afero liberiĝas de sia praktika funkcio, akirante simbolan funkcion. La ŝanĝo de kuntekstoj kreas semantikajn modifojn, ludon de signifoj. La grandeco de instalaĵoj varias de ekstreme malgrandaj, kie oni povas rigardi nur per unu okulo, ĝis pluraj haloj en grandaj muzeoj. Instalaĵo, kontraste al ebenaj pentraĵoj kaj unuopaj objektoj, fokusiĝas al kreado de interna spaco.

Marcel Duchamp kaj la superrealistoj estas konsiderataj la fondintoj de la arta instalaĵo. La koncepto venis al la mondo de skulptarto en la 20-a jarcento kaj originas de la intenco de la skulptisto (la artisto) "loki", starigi aŭ instali ĝin.