Instituto de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Institut de France)
Instituto de Francio
Institut de France
erudicia societo • konstruaĵo
Komenco 25-an de oktobro 1795
Geografia situo 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)48.8572842.336934Koordinatoj: 48° 51′ 26″ N, 2° 20′ 13″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 23 quai de Conti, 6-a arondismento de Parizo
Situo 6-a arondismento de Parizo
Institut de France (Parizo)
Institut de France (Parizo)
DEC
Institut de France
Institut de France
Map
Instituto de Francio
Tipo Institucio
Fondinto(j) Nacia Konvencio vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Xavier Darcos vd
Estr(ar)o Philippe Taquet (prezidanto)
Lingvoj

franca

Filioj Fondation Thiers vd
Posedatoj Kastelo de ChantillyMuzeo Condé • Villa Ephrussi de Rothschild • Chantilly Forest • Chantilly Racecourse • Pavillon de Manse • Landscape with two nymphs • Portrait of Gaston de France • Villa Kerylos • Portrait of Madame Devaucay vd
Retejo http://www.institut-de-france.fr
Jura formo national public establishment of an administrative nature
vdr

Institut de France (france [ɛ̃stity də fʁɑ̃s]) aŭ Instituto de Francio estas franca akademia institucio kreita la 25-an de oktobro 1795, sidanta en malnova konstruaĵo de collège des Quatre-Nations situanta 23 quai de Conti en la 6-a arondismento de Parizo.

Institut de France vidata de pont des Arts

Institut de France arigas kvin akademiojn :

Pluraj fondusoj, sekve de donacioj al tiu institucio, dependas de Institut, arigantaj muzeojn, historiajn monumentojn, bienojn en Francio kaj eksterlande.

Por 2014, la prezidanto estas Philippe Taquet, de Akademio de Sciencoj. Arkitekto Aymeric Zublena sukcedos lin en 2015.

La prezidanto aparte prezidas la jaran publikan kunsidon, kiu ĉiam simbole okazas en mardo plej proksima al dato de kreo de Institut (la 25-an de oktobro).

Eta ĉambro de kunsidoj

De 2006, la Kanceliero estas Gabriel de Broglie, ano de franca Akademio kaj de Akademio de Sociaj Sciencoj.


Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Granda Ĉambro de kunsidoj

En 1661, en sia testamento kaj dank'al sia granda riĉeco, kardinalo Mazareno petis fondon sub reĝo Ludoviko la 14-a, de kolegion de sesdek nobeloj el la kvar nacioj kunigitaj al reĝa obeo per traktatoj de Vesfalio en 1648 kaj traktato de Pireneoj en 1659, kiuj estis : Artezo, Alzaco, Pignerol kaj Rusiljono (kun Cerdanio). Colbert komisiis tiam Louis Le Vau prepari planojn de kolegiejo ĉe la kvadrata korto de Palaco Luvro aliborde de rivero Sejno. Konstrulaboroj okazis inter 1662 kaj 1688.

En 1796, la konstruaĵo akceptis unu el la tri centraj lernejoj de Parizo[1], sub nomo « Centra Lernejo de Kvar Nacioj ». Tiu lernejo estis fermita en 1802, kaj en 1805, laŭ peto de Napoleono la Unua, Institut de France ekloĝis en tiu Lernejo. Antoine Vaudoyer transformis la kapelon en ĉambron por akademiaj kunsidoj.

En la 19-a jc, en la dua korto, alo estis aldonita, liganta la du ekzistantajn pavilonojn. Ĝi estis inaŭgurita en 1846 kaj adoptis la nomon de arkitekto Hippolyte Lebas, kiu elpensis ĝin . Ĝi enhavas du ĉambrojn por laborkunsidoj, uzataj por ordinaraj kunsidoj de la akademioj. La konstruaĵo estis klasita historia monumento en 1862[2].

Institucio[redakti | redakti fonton]

Elipsoforma kupolo de interno

Historio[redakti | redakti fonton]

placo de Institut, antaŭ la ĉefa enirejo, kajo de Conti, Parizo, aprile 1898

La franca revolucio de 1789 nuligis la reĝajn akademiojn. Konstitucio de jaro 3-a (artikolo 298-a) entenis en 1795 : « Por ĉiu Respubliko, estas nacia Instituto komisiita kolekti malkovrojn, perfektigi artojn kaj sciencojn. » Leĝo Daunou (mardon 25-an de oktobro 1795[3]) organizis « Institut national des sciences et des arts » (esperante nacia instituto pri sciencoj kaj artoj) por « perfektigi sciencojn kaj artojn per seninterrompaj esploroj, per publikigo de malkovroj, per korespondado kun sciencaj kaj eksterlandaj societoj, observi sciencajn kaj beletrajn laborojn, kiuj celos ĝeneralan utilecon kaj gloron de respubliko. » Alia leĝo, de la 4-a de aprilo 1796), precizigas la reglamenton de tiu nova institucio, kaj aparte detalas sian agadon (laborkunsidoj, publikaj kunsidoj, atribuo de premioj). Tiu instituto tiam estis regata de ideologoj, grupo aktivigita de Destutt de Tracy, kiu alfrontas la malnovaj akademianojn, volas trudi sciencon de ideoj kaj dispeli la mitojn kaj obskurantismon, menstrudante ideojn de Direktorio kaj helpante al apogo de Napoleono Bonaparte[4].

Institut de France tiam estis dividita en tri klasoj :

  1. Klaso de fizikaj kaj matematikaj sciencoj, kun du prezidantoj, unu por fizikaj sciencoj kaj unu por matematikaj sciencoj (10 sekcioj) ;
  2. Klaso de sociaj kaj politikaj sciencoj (6 sekcioj) ;
  3. Klaso de beletro kaj belartoj (8 sekcioj).

Ĉar klaso de sociaj kaj politikaj sciencoj ŝajnis manki lojalecon al reĝimo Konsulato. Dekreto de konsuloj de la 24-a de januaro 1803 (3-a brumero de 11-a jaro) nuligis kalson de sociaj kaj politikaj sciencoj kaj dividis la trian klason en tri. La kvar klasoj fariĝis :

  1. Klaso de fizikaj kaj matematikaj sciencoj
  2. Klaso de franca lingvo kaj beletro ;
  3. Klaso de malnovaj lingvoj kaj historio ;
  4. Klaso de belartoj.

En 1816, reĝo Ludoviko la 18-a, pere de sia ministro pri enlandaj aferoj grafo de Vaublanc, reorganizis la instituton per reĝa leĝo de la 21-a de marto, kiu estis ankaŭ preteksto por forigi iujn membrojn. La nomo « Akademio » estis denove uzata por la diversaj klasoj : la titoloj « Franca Akademio », « Akademio de Surskriboj kaj Beletro » kaj « Akademio de Sciencoj » estis restarigitaj, kaj la kvara klaso prenis la titolon « Akademio des Belartoj ». Restarigante, per reĝa leĝo de la 26-a de oktobro 1832, « Akademion de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj », Ludoviko-Filipo donis al la instituto ties nunan strukturon.

Detalo de fasado sur quai de Conti

Emblemo[redakti | redakti fonton]

La oficiala emblemo de Institut de France montras dekstran profiloj de diino Minerva, kiu simbolas saĝecon, inteligentecon kaj racion. Laŭ romia mitologio, Minerva estis filino de Jupitero. Ŝi eliris el la kranio de Jupitero, vestita per kiraso, post frapo de Vulkano per hakilo al la kranio de Jupitero, kiu suferis pro tiu gravedo.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Kupolo, sub kiu kunvenas la akademianoj okaze de publikaj kunvenoj

La organoj de Institut estas :

  • la kanceliero, elektita por tri jaroj de centra administra komisiono kaj konfirmita de prezidanto de la Respubliko ;
  • la centra administra komisiono konsistanta el ses porĉiamaj sekretarioj[5] kaj el po du delegitoj elektitaj el ĉiu akademio ;
  • la ĝenerala Asembleo ariganta ĉiujn membrojn de ĉiu akademio, escepte de Akademio de Sciencoj, kiu delegas 50 membrojn ;
  • la buroo konsistante el prezidanto, kanceliero, porĉiamaj sekretarioj, estro de franca Akademio kaj prezidantoj de la aliaj akademioj ;
  • le prezidanto, kiu estas ĉiujare sinsekve prezidanto de unu el la akademioj (la porĉiama sekretario de franca Akademio) ;
  • teknikaj komisionoj, specialaj komisionoj kaj ĵurioj.

tamen, la plej gravaj instancoj por la ĉiutaga funkciado estas la kanceliero kaj la centra administra komisiono. La unua aŭtoritatas super dungitaro, estas la decidanto pri enspezoj kaj elspezoj, reprezentas la instituton en kontraktoj kaj en justico. La centra administra komisiono plenumas funkciojn de decida asembleo pri buĝeto kaj uzado de ĉambroj, ktp.

Biblioteko de Institut de France

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

De Institut dependas kvar bibliotekoj por esplorado :

Globuso de biblioteko Mazarine

Fondusoj de Institut de France[redakti | redakti fonton]

Pluraj elstaruloj, plej ofte akademianoj, donaciis al la instituto, laŭ formo de bienoj, kasteloj, rezidejoj, konstruaĵoj same kiel artaj verkoj. Institut de France organizis tiujn donaciojn per fondusoj komisiitaj administri tiujn bienojn.

La plej grava kaj malnova estas fonduso Aumale, kreita sekve de donacio farita en 1886 de Henriko de Orléans, duko de Aumale, fariĝinta kompleta posedeco en 1897. Tiu fonduso konsistas el domeno de Chantilly, kiu entenas la kastelon de Chantilly, la kolektojn de muzeo Condé, la arbaron de Chantilly same kiel pluraj konstruaĵoj ĉirkaŭ Chantilly. La tuto estas regata de estro kaj kolegio de konservistoj por muzeo Condé, konsistanta el 3 akademianoj de tri malsamaj akademioj. En 2005, la instituto delegis la tenon de la kastelo kaj de la grandaj ĉevalejoj al Fonduso por protekto de Domeno de Chantilly, fonduso laŭ privata juro, kiu profitis grandan investon de Karim Aga Ĥan la 4-a.

Aliaj testamentaĵoj sekvis :

Aliaj posedaĵoj estis rekte testamentitaj al Akademioj : kastelo de Abbadie testamentita de Antoine d'Abbadie d'Arrast en 1897, Domo de Ludoviko Pasteur en Arbois (1992) al Akademio de Sciencoj, Muzeo Marmottan Monet testamentita de Paul Marmottan (1932), villa Ephrussi testamentita de Béatrice Ephrussi de Rotschild (1934) kaj domo de Claude Monet en Giverny (1966) al Akademio de Belartoj, kaj kastelo de Castries (1985) al Franca Akademio[6].

TTT-a radio "Canal Académie"[redakti | redakti fonton]

Canal Académie estas TTT-a radio ligita al Institut. Ĝi estis kreita en januaro 2004 de Jean Cluzel, malnova parlamentano kaj porĉiama sekretario de Akademio de Sciencoj Moralaj kaj Politikaj de 1999 ĝis 2004, kun subteno de Pierre Messmer, kiu estis kanceliero de la instituto. Ĝi komencis elsendi ekde la 26-a de januaro 2005.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le lycée Henri-IV (Paris), G. Klopp, Thionville, 1996, p. 96.
  2. Slipo n°PA00088652. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  3. La solena novsezona kunsido de la kvin akademioj daŭrigas la tradicion celebrantan tiun leĝon per plena kunsido okazanta en la mardo plej proksima al la 25-a de oktobro.
  4. Yves Pouliquen, radia elsendo Au cœur de l'histoire sur "Europe 1", 4-an de marto 2012
  5. Akademio de Sciencoj havas du porĉiamajn sekretariojn.
  6. Florian Marco, op. cit., paĝoj 65-66

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]