Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo
Unesco-IHE.JPG
Geografia situo 52° 0′ 31″ N, 4° 21′ 25″ O (mapo)52.0086114.356944Koordinatoj: 52° 0′ 31″ N, 4° 21′ 25″ O (mapo)
Map
Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo
Fondodato 2001
Sidejo [[]], Nederlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo en Delft

Instituto IHE Delft por Eduko pri Akvo, antaŭe nomita Instituto Unesko-IHE por Eduko pri Akvo, en Delft, Nederlando, estas la plej granda internacia postbakalaŭra lernejo en la mondo por eduko pri akvo . Delft estas mondfama sciocentro pri infrastrukturo, teknologio kaj sciencoj de akvo kaj allogas altnivelajn studentojn kaj sciencistojn el ĉirkaŭ la terglobo. IHE Delft kunlaboras kun Delft, la urbo de akvoscio, kaj kun institutoj rilataj al akvo en Delft. La Instituto donas MSc- kaj PhD-diplomojn kun kunlaborantoj en Nederlando. Ekde 1957 la instituto estas doninta postbakalaŭran edukon al pli ol 23 000 profesiuloj pri akvo el pli ol 190 landoj.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Temoj instruataj en la instituto:

  • Marborda inĝenierarto kaj starigado de havenoj
  • Ankoinformatiko - modeligado kaj informaj sistemoj por administrado de akvo
  • Traktado de inundorisko
  • Urba inĝenierarto kaj administrado de akvo
  • Salubrigo

Historio[redakti | redakti fonton]

La instituto estis establita de la Internacia Klaso pri Hidraŭlika Inĝenierarto de 1957. La nomo ŝanĝiĝis al Internacia Instituto por Hidraŭlika kaj Ekologia Inĝenierarto (IHE, International Institute for Hydraulic and Environmental Engineering) en 1976. En 2003, la Instituto ŝanĝis sian nomon al Unesko-IHE. IHE Delft ŝanĝis sian nomon en 2017 de Unesko-IHE kiam ĝia statuso en rilato al Unesko ŝanĝiĝis. Ĝi estas nun instituto kategorio 2, funkcianta sub Unesko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo IHE Delft Institute for Water Education en la angla Vikipedio.

  1. About UNESCO-IHE