Instituto Smolnij
Instituto Smolnij | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Geografia situo | 59° 56′ 47″ N, 30° 23′ 47″ O (mapo)59.94638888888930.396388888889Koordinatoj: 59° 56′ 47″ N, 30° 23′ 47″ O (mapo) | ||
| |||
La Instituto Smolnij (ruse Смольный институт, Smol'niy institut) estas paladieca konstruaĵo en Sankt-Peterburgo, kiu ludis gravan rolon en la historio de Rusio.
En 1917, Vladimir Lenin elektis tiun konstruaĵon kiel la sidejon de Bolŝevikoj ĵus antaŭ kaj dum la Oktobra Revolucio. Ĝi estis la rezidejo de Lenin dum kelkaj monatoj, ĝis la landa registaro estis translokigita al la Moskva Kremlo en Marto 1918.[1] Post tio, la Instituto Smolnij iĝis la sidejo de la loka aparato de la Komunista Partio, kaj fakte la urbodomo. En 1927, oni starigis monumenton al Lenin antaŭ la konstruaĵo, desegnita de la skulptisto Vasilij Kozlov kaj la arkitektoj Vladimir Ŝĉuko kaj Vladimir Gelfreiĥ. La Instituto Smolnij estis ankaŭ la loko de la murdo de Sergej Kirov en 1934, kion Stalin prenis kiel ekskuzon por la Granda Purigo, kiu celis la forigon de opoziciantoj.[2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Saint Petersburg - Smolny Monastery: Smolny Institute - The Green Guide Michelin". travelguide.michelin.com. Alirita la 30an de Julio 2018.
- ↑ Kirov smolny
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- vidaĵoj de Smolnij
- Smolny Chapter 4 el Six Red Months in Russia (1918) de Louise Bryant
59° 56′ 47″ N 30° 23′ 47″ O / 59.94639 °N, 30.39639 °O (mapo)