Instituto de la Araba Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Institut du Monde Arabe
muzeo • kultura centro
Lando Francio
Regiono Francilio
Situo 5-a arondismento de Parizo
Urbo Parizo
Adreso 1, rue des Fossés-Saint-Bernard
Place Mohammed-V
5-a arondismento de Parizo
Arkitekto(j) Jean Nouvel • Architecture-Studio vd
Estiĝo 30-a de novembro 1987
Malfermo 30-a de novembro 1987
Koordinatoj 48° 50′ 57″ N, 2° 21′ 25″ O (mapo)48.8491672.356944Koordinatoj: 48° 50′ 57″ N, 2° 21′ 25″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Instituto de la Araba Mondo (Parizo)
Instituto de la Araba Mondo (Parizo)
DEC
Map
Institut du Monde Arabe
Kolektoj Araba mondo
Jaraj vizitantoj: 239 782 (2019)
Retpaĝo www.imarabe.org
vdr

La Instituto de la Araba Mondo (france Institut du Monde Arabe) (IMA) situas en Parizo kaj celas antaŭenigi komprenon inter la franca kaj la araba mondo.

La instituto havas kiel ĉefajn celojn: disvolviĝon kaj profundigon de la studoj, scio kaj kompreno de la Araba Mondo, ĝia lingvo, ĝia civilizo kaj ĝia deziro al disvolviĝo, akceladon de kultura interŝanĝo, komunikado kaj kunlaboro inter la araba kaj la franca mondo, precipe rilate al la kampoj de scienco kaj teĥnologio kaj establi rilatojn inter la araba mondo kaj Francio same kiel Eŭropo. Ĝi respondecas pri la dialogo inter Francio kaj Egiptio, Alĝerio, Barejno, Ĝibutio, Irako, Jemeno, Jordanio, Kataro, Komoroj, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Maŭritanio, Omano, Palestino, Sauda Arabio, Somalio, Sudano, Sirio, Tunizio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj la Ligo de Arabaj Ŝtatoj.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Instituto de la Araba Mondo estas konstruaĵo dezajnita de Jean Nouvel kaj malfermita en 1987. Ĉi tiu franca arĥitekto gajnis la konkurson, kie oni serĉis projekton krei kulturan centron, kiu proksimigu la araban kaj francan kulturojn. Ĝi situas sur Bulvardo Saint-Germain, apud la rivero Sejno. Unu el ĝiaj ĉefaj ecoj estas la «senlima» spaco kreita de la aro de lumoj, ombroj, reflektoj kaj vitraloj, kiujn Nouvel lerte starigis en sia verko. La fotoelektraj ĉeloj en la vitraloj sur la suda fasado estas unu el la plej frapaj elementoj en la konstruaĵo.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

La nuna prezidanto estas la franca politikisto Renaud Muselier.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Institut del Món Àrab en la kataluna Vikipedio.