Instituto por la Esplorado pri Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto por la Esplorado pri Milito
Institute for the Studies of War
neprofitcela organizaĵopensfabriko • organizaĵo laŭ 501(c)(3)
instituto
Komenco 2007
Lando(j) Usono vd
Sidejo Usono Vaŝingtono
Adreso 1400 16th Street NW, Suite 515 Washington, DC 20036
Tipo Pensfabriko
Ideologio

nov-konservatismo

Fondinto(j) Kimberly Kagan vd
Ĉefestro(j) Jack Keane vd
Estr(ar)o Kimberly Kagan
Lingvoj

angla

Retejo https://www.understandingwar.org/
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Instituto por la Esplorado pri Milito (angle Institute for the Study of War, ISW) estas usona pensfabriko fondita en 2007 fare de la milita historiisto Kimberly Kagan, disponigante esploradon kaj analizon koncerne temojn de defendo kaj eksterŝtataĵoj. Ĝi produktis raportojn pri la Siria Milito, la Milito en Afganio, kaj la Iraka Milito, "fokusante pri armeaj operacioj, malamikminacoj, kaj politikaj tendencoj en diversaj konfliktaeroj"[1][2]. Ĝi nuntempe publikigas ĉiutagajn raportojn pri la rusia invado de Ukrainio en 2022[3].

ISW estis fondita en respondo al la stagno de la Iraka kaj Afgania militoj, kun kernfinancado disponigite fare de grupo de defendentreprenistoj[4]. Laŭ misiodeklaro en ĝia retejo, ISW planas disponigi "realtempan, registar-sendependan, kaj malfermfontan analizon de daŭrantaj armeaj operacioj kaj ribelatakoj"[5]. ISW nuntempe funkcias kiel neprofitcela organizaĵo, apogita per kontribuoj de defendentreprenistoj[6] inkluzive de General Dynamics, DynCorp[7], kaj antaŭe, Raytheon[8]. Ĝi estas ĉefsidejita en Vaŝingtono[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]