Instituto pri Fizik-ĥemia Biologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Institucio pri Fizik-ĥemia Biologio, situanta sur la strato Pierre et Marie Currie.
La Institucio pri Fizik-ĥemia Biologio, situanta sur la strato Pierre et Marie Currie.

La Instituto pri Fizik-ĥemia Biologio (mallongilo: IBPC) estas laborejo pri scienca esplorado, kiu situas en la 5-a arondismento de Parizo. Administre, ĝi estas esplorada federacio (FR550) de la CNRS. En 1927, la IBPC naskiĝis pro la frukta renkonto de Edmond de Rothschild kun la fizikisto Jean Perrin, kiu ricevis la Nobel-Premion en 1926.