Saltu al enhavo

Instruado de la angla kiel dua lingvo aŭ kiel fremda lingvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La IADL, por Instruado de la Angla kiel Dua Lingvo (angle: TESL por Teaching English as a second language) aŭ IAFL, por Instruado de la Angla kiel fremda lingvo (angle:TEFL por Teaching English as a foreign language) kaj la IAPAL, por Instruado de la Angla al Parolantoj de Aliaj Lingvoj (angle: TESOL por Teaching English to speakers of other languages) estas terminoj, kiuj rilatas al la instruado de la angla al lernantoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla.

La terminoj IADL, IAFL, kaj IAPAL distingas la lokon de klaso disde la lernantaron, kaj fariĝis problemaj pro sia manko de klareco. La termino IAFL rilatas al anglalingvaj programoj faritaj en landoj, kie la angla ne estas la ĉefa lingvo, kaj povas esti instruitaj en lingvolernejo aŭ fare de tutoro. Por iuj laborpostenoj, la minimuma postulo de IAFL-nivelo konsistas en 100-hora kurso; tamen la 120-hora kurso estas rekomendata, ĉar ĝi povas konduki al pli bone pagataj instruo-postenoj. IAFL-instruistoj povas esti denaskaj aŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

IAFL kaj IAPAL inkluzivas anglalingvajn programojn faritajn en la anglalingvaj landoj. Tiuj klasoj ofte servas populaciojn, kiuj enmigris, provizore aŭ permanente, aŭ kies familioj parolas alian lingvon hejme. IADL estas konsiderata malmoderna termino, ĉar la lernantoj povas paroli pli ol unu lingvon antaŭ ol ili studas la anglan. IAPAL estas tegmenta termino, kiu inkluzivas IAFL kaj IAPAL-programojn, kaj estas vaste akceptita en la kampo de anglalingva instruado.

Lernantoj, kiuj lernas la anglan en sia hejmlando, tipe en lernejo, estas studentoj de EFL (t.e.la angla kiel fremda lingvo). Pli ĝenerale, Studentoj Lernantaj la Anglan estas referitaj kiel SLA (angle: ELLs por English language learners).

Instruado de la angla kiel dua lingvo

[redakti | redakti fonton]

La instruado de la angla kiel dua lingvo (IADL) rilatas al instruado de la angla al studentoj, kies gepatra lingvo ne estas la angla. La instruista profesio uzis malsamajn nomojn por IAFL kaj IADL; la senmarka "instruado de la angla al parolantoj de aliaj lingvoj" (IAPAL) estas ĉiam pli uzata, kiu kovras IADL kaj IAFL kiel tegmentan terminon. Kaj denaskaj same kiel nedenaskaj parolantoj trejnas, por iĝi anglalingvaj instruistoj.

Por instrui la anglan kiel duan lingvon al SLA (Studentoj Lernantaj la Anglan), pasigi skriban kaj parolan teston en la angla por pruvi scipovon estas rekomendata sed ne ĉiam postulata. En Kalifornio, ekzistas atingo-interspaco inter denaskaj kaj nedenaskaj anglalingvanoj. Angla-lingvaj lernantoj en mezlernejoj emas akiri pli malaltajn poentarojn en Norm-anglaj testoj por Angla Lingvo-Arto kompare kun siaj kunuloj, kiuj estas pli scipovaj en la angla, pro tio ke ĉi-lastaj estas denaske anglo-parolantoj.


IADL laŭ regiono kaj lando

[redakti | redakti fonton]

Eŭropo

La grandaj eŭropaj urboj establis lingvolernejojn aŭ funkciis kiel agentejoj, kiuj sendas instruistojn al diversaj lokoj. Septembro estas la pinta rekruta monato, ĉar multaj ĉiujaraj kontraktoj funkcias de oktobro ĝis junio. Dungantoj preferas gradstudantojn kun sperto pri instruado de la porkomerco-angla aŭ por la instruado al junaj lernantoj.

Internaciaj lernejoj dungas spertajn kaj kvalifikitajn instruistojn ekster Eŭropa Unuiĝo. Edukaj ministerioj en Francio kaj en Hispanio ofertas postenojn por helpantoj al lingvo-instruistoj en publikaj lernejoj. Partatempa dungado estas kutime ebligata kun studento-vizo, kiu ankaŭ postulas ĉeeston en akreditita EU-kolegio, universitato, instituto aŭ alia instrua programo.

Malgraŭ asertoj de retejoj kiuj vendas kursojn, ŝtatlernejoj ofte ne akceptas mallongajn IADL-kursojn kiel anstataŭaĵon por universitata diplomo en la angla instruado. En Hispanio, por instrui en ŝtata lernejo necesas eksterlanda instruista grado kaj trapaso de ŝtatserva ekzameno (oposiciones).

Postulo je IADL estas alta en la landoj, kiuj lastatempe aliĝis al Eŭropa Unio, kaj kiuj tendencas havi pli malaltan vivkoston. Ne-EU-instruistoj kutime trovas tie laŭleĝan laboron kun malpli malfacileco. La iamaj jugoslavaj landoj vidis kreskon en privataj IADL-lernejoj, kaj rekrutis anglofonajn instruistojn.

Malmulte da eksterlandaj instruistoj laboras en Skandinavio, kiu havas pli striktajn leĝojn pri enmigrado kaj ankau pro tio, ke la dulingvaj lokaj instruistoj estas grandnombraj.